Josef Smy*kal Fondig^o de la Blindulmuzeo en Brno Esperantigis Miroslav Malovec Eldonis Blindulmuzeo en Brno, Chaloupkova 7, 612 00 Brno 1996 Per jena publika o mi dedic^as rememoron kaj esprimas profundan respekton al c^iuj, kiuj pro granda amo en la koro ne domag^is eksterordinaran laboran strebadon por prepari siajn blindajn au^ duonblindajn lernantojn g^ui la plezurojn de la vivo kaj al multaj ili metis la fundamentojn de kondic^oj por plenumi la idealojn de la vivo. Au^toro La bros^uro aperas okaze de la Universala Kongreso de Nevidantaj Esperantistoj en Pago 1996. 1. C^e la embarasa komenco Kolekti memora ojn, rilate al edukado, klerigado, laboro kaj amuzo de nevidantoj, inspiris min precipe du laboruloj dungitaj en la instituto por nevidantoj en Brno. Unuavice Rudolf Krch k, blinda instruisto de muziko, kaj Frantis~ek Urban, duonblinda edukisto kaj produktanto de specialaj instrumentoj por nevidantoj. Apenau^ mi penetris en la laborsistemon de muzikinstruisto en folklora artolernejo, dum mallonga tempo mi komencis interesig^i pri ebloj kaj manieroj kiel vastigi la kolektojn. Fondi blindulmuzeon s^ajnis al mi c^iam pli bezona, kvankam tiutempe mi ne sciis imagi, kiel povus la muzeo aspekti kaj kie g^i povus situi. La unua helpilo, kiun mi konservis, jam kun intenco kolekti komence nur produktojn de Urban, estis Praga tabelo de li fabrikita. Mi ricevis g^in forirante el la instituto. La dua lerneja helpilo estis skribmas^ino Klein, ankau^ produktita de Fr. Urban. Neniam mi c^esos bedau^ri, ke dum c^asado de malpermesitaj libroj en la milita periodo mi kun la blinda amiko Klement Lukes~ ne savis ankau^ kelkajn unikajn skribmas^inojn kaj aliaj helpilojn por blinduloj originale fabrikitajn, kiuj kune kun la malpermesita literaturo estis stokitaj en la subtegmento de la najbara gastejo. Poste dum rekonstruoj de ambau^ konstrua oj c^io finis sian ekziston kiel metala rubo. Nekompenseblajn perdojn kau^zis jam antau^e la translokigado de la instituto mem. Future, kiam mi instruis en la elementa lernejo por blinduloj en Brno, mi povis savi multajn lernilojn, kiuj c^e eliminado el la inventaro trovis finon en rubujoj, en la subtegmento, en la kelo au^ en ac^etejo de rubaj materialoj, kio estis plej trista. Dudek jarojn musoj frandis rarajn presa ojn en la punkta skribo kaj reliefa latina alfabeto en s^rankoj, kiujn dum la tuta tempo vers^ajne neniu malfermis. En miksa o de musaj ekskrementoj kun dismac^itaj libroj kaj muzika oj inter parte au^ ec^ komplete konservitaj pecoj kau^ris la plej malnova blindula libro g^is nun c^e ni trovita. G^i devenas el Bostono (1839) kaj estas presita per t.n. Bostonaj ortaj reliefaj latinaj literoj. Kus^is tie kvanto da aliaj punktopresitaj libroj kaj muzikverkoj de granda historia valoro. Ekzemple Naturologio de c^iuj tri regnoj verkita de Jehlic~ka el la jaro 1869, presita per trapikitaj latinaj literoj de Klein, albumo de orgenaj kompona oj el j. 1875 (Lausanne), kio estas la plej malnova c^e ni konservita muzika o en blindula punkta muziknotado, kaj ankau^ presa oj devenantaj el presejo de la instituto en Brno. En alia s^ranko senorde ripozis restoj de paperaj geografiaj mapoj de Fr. Urban kaj M. Kunz. C^ar la kolekto per provizora uzado senc^ese malkreskis, mi savis almenau^ malgrandan reston. Tri metalaj matricoj de Urban por produktado de geografiaj mapoj kus^is forgesitaj en blindulpresejo en Prago. S^tona matrico por fabrikado de argilaj tabuletoj kun la reliefa alfabeto, originanta en la fino de la pasinta jarcento, servis en riparejo de la blindullernejo en Brno kiel izolplato sub elektra kuirilo. En angulo de la sama laborejo kau^ris funkci-kapabla kompostmas^ino Hinz el j. 1895. Tiujn trovojn mi sukcesis nur fine de la sesdekaj jaroj. Hodiau^ neniu povas ec^ proksimume imagi, kio estis neniigita dum la lastaj jaroj. Felic^e multaj precipe surmuraj geografiaj mapoj restis kas^itaj dum la sama dudeko da jaroj en la subtegmento de la lernejo sub tavolo de kolombaj feka oj. Tie mi trovis la plej valoran gipsan mapon de Moravio, devenanta vers^ajne el la mezo de la 19-a jc. Sur faligita modelo de boril-garnituro la kolomboj formis plej grandan amason da ekskrementoj. La plej dramajn momentojn mi travivis dum rekonstruado de blindullernejo en la strato Vever~. Kiam estis forigata stuko sur la plafono de la pordistejo, riparisto trovis grandan lignan tabulon kovritan per abundo da najloj kaj dratoj. La stuko g^in kovris. Post purigo aperis granda surmura mapo de fervojoj el komenco de la tridekaj jaroj, produkto de la jam menciita Fr. Urban. Duone detruita, ec^ segita en formon, kiun la mettisto bezonis por la plafona kovra o. Sub la stuko suferis ankau^ kartona bazo inkluzive de la metalaj partoj. En la tempo de mia direktorado en la lernejo mi havis plurajn okazojn trarigardi la tutan domon de la kelo g^is la plej kas^itaj anguloj en la vasta subtegmento. Grandan nombron da el etitaj rembura oj neniigis tineoj, la resto putrig^is en malsekaj keloj sub amaso da karbo. Kio sukcesis rezisti al la akra dento de la tempo, al la homa neglektemo kaj finfine al malrespekto kaj senrespondeco, tion mi instalis kiel angulon de tradicioj. Temis pri tiflofaktoj, kiujn mi ne konsideris parto de miaj kolektoj; forirante el la lernejo mi lasis ilin tie, kio por plej granda parto de la helpiloj finig^is malfelic^e. La kolektoj por kelkaj instruistoj farig^is stokejo de fatrasoj. Resto malaperis dum pluaj translokadoj. Tiutempe (1990) krom aliaj estis perdita ankau^ nekompensebla parto de la origina kompostmas^ino de Hinz. Por la instruisto, al kiu mi transdonis la zorgon pri la angulo, vers^ajne havis nenian valoron ankau^ modeloj de marfis^oj, ligna reliefa globuso, granda modelo de fervoja personvagono, kolekto de elinventarigitaj lernolibroj en punktoskribo, paperaj permane formitaj geografiaj surmuraj mapoj ktp., ktp. Tiuj c^i kaj aliaj atestantoj de diligenta laboro de kreantoj kaj produktantoj kaj ankau^ de scivolemaj manoj de blindaj lernantoj malaperis por c^iam kaj kun ili enabismig^is ankau^ peco da historio. Sinsekve mi malkovris ankau^ du forgesitajn lokojn, en pordaj spacoj fermitaj kaj neuzataj de la rekonstruantoj. En la unua mi trovis postsignojn de la fabrikemo de du instruistoj el la kvindekaj jaroj. La metalaj objektoj estis ja rustig^intaj kaj la lignaj misformitaj de la vaporo el kuirejo. Kus^is tie ekzemple du originaj matricoj por presado per Brajla muziknotado, Hebold- tabelo kaj pluraj aliaj objektoj. En la alia same granda kaj same neuzata porda kadro estis deponitaj kelkaj ekzempleroj de raraj publika oj en ordinara skribo. Historie grava literaturo estis en la s^rankoj enkoridore. Tiun mi ricevis por flegado flanke de la vicdirektoro Miroslav Boris. Dum multaj jaroj en senprofita kunlaboro kun Igor Barvic~ servis al mi la libroj por larg^igi la konojn pri la historio de edukado kaj klerigado de blinduloj. Tre min kontentigas, ke mi faris c^iujn c^i trovojn, c^ar transdonante la domon en la strato Vever~ al la origina posedanto ni sendube perdus c^iujn c^i eksterordinare valorajn pecojn. Sed mi ne povas senig^i de la suspekto, ke mi ne sukcesis savi multajn aliajn memorinda ojn. Kaj prefere ni ne parolu pri perdoj ekz. en la Pragaj institutoj, kie la situacio estis ankorau^ pli komplika. G^is nun mi ne sukcesis konvinki la estraron de la Praga elementa lernejo por nevidantoj, ke la konservitaj lerniloj meritus aparteni al la Blindulmuzeo en Brno. La kolektojn mi akumulis komence nur lau^ hazardo. Post certa tempo mi publikigadis anoncojn en la gazeto Zora kaj paralele mi komencis eldoni privatan bultenon Tiflopedia muzeo. Lau^okaze mi publikigadis donacintojn kaj vendintojn de lerniloj. En la bultenon mi envicigis kontribuojn pri kelkaj ekspona oj kaj ec^ iliajn fotojn. Poste mi publikigis ankau^ informojn pri la historio de zorgo pri blinduloj kaj specimenojn de reliefaj skriboj. Lante la aktivado venis en la konscion de la favorantoj. La kolektoj danke al dau^ra propagando komencis pli rapide akumulig^i. Trovig^is multaj nevidantoj, kiuj helpis min per donacoj au^ heredigoj. Bedau^rinde multaj tiflofaktoj malaperis senrevene pro forpaso de posedanto de speciala instruilo. Dum miaj promenoj mi venis en 1978 neatendite al amaso da objektoj trovitaj en la subtegmento de Blindula presejo en Prago, kiam oni purigis g^in antau^ rekonstruo. Domag^e por la raraj helpiloj kaj por ric^igo de la historio neniu sciis, pri kiaj objektoj temas. Estig^is aktuala dang^ero, ke c^io perdig^os, kio ne okazus la unuan fojon. Post maldetala kontrolo mi konstatis, ke temas pri fragmentoj post Mond-ekspozicio de blindulskribo (Prago 1935). Plejparton de la objektoj mi sukcesis priskribi kaj multajn informojn dokumenti per literaturo. Inter unika oj estis ekz. skribmas^ino Klein el la mezo de la 19-a jc, cilindra presilo inkluzive de klis^oj kun Brajla skribo kaj kun la c^eh^aj literoj Elite kaj pluraj aliaj valoraj objektoj. Inter la plej raraj okupas la unuan lokon originala ligna mas^ino Macan por skribi Brajle. G^i devenas el la unua duono de la okdekaj jaroj de la 19-a jc. C^iuj objektoj estis en tre malbona stato. Post transporto al Brno kaj post baza riparo kaj flego, ili nun servas kiel dokumentoj plej valoraj. Tiutempe mi sukcesis realigi transporton de elektromagneta kompost-mas^ino, kiun donacis al mi tiama direktoro de Blindula presejo Miroslav Sojka. La mas^inon mi ne povis loki en nian log^ejon pro g^iaj 400 kilogramoj. La Muzeo de Brno volontis akcepti por mallonga tempo la mas^inon en sian deponejon kaj tiamaniere senprofite helpi min. Nature, absolute ne c^iujn tiflofaktojn mi ricevis donace. Por multajn mi devis veturi per luita kamiono kaj kovri elspezojn. C^iuj ne estis tiel grandanimaj kiel ekz. Alois Komrek, kiu emeritig^inte donacis c^iujn siajn instrumentojn de agordisto, au^ Jaroslav Had, kiu amasigis kaj donacis al mi grandan kolekton da koresponda oj propraj kaj ankau^ leterojn de signifaj blindaj eminentuloj. Simile ankau^ la blindaj metiistoj Arnos~t Haverlant kaj Toms~ Kuc~era, de kiuj mi ricevis ekipa ojn de korbista laborejo. Mi ne povas ne rememori tri blindajn gefratojn S~enky*r~, kiu testamentis por la muzeo kompletan metiejon por fari brosojn. Speciale ric^an kolekton mi ricevis de Kliment Lukes~. Unikajn helpilojn heredigis al la muzeo nevidanta muzik-instruisto Bohuslav Zeman. Kun mirego ni haltas ekz. super lia ampleksa kolekto de muzik-direktistaj gestoj produktitaj el drato, super elektra metronomo de propra konstruo k.a. Ne eblas mencii c^iujn donacintojn, sed nepre mi devas aludi d-ron Jan Drtina, kiu mallonge antau^ sia morto donacis al la muzeo c^ion, kion li havis. Temas pri kelkdek libroj en punktoskribo, pri muzikaj surbendigoj, pri propraj muzika oj en punktoskribo kaj aliaj. Grandan sumon mi pagis por multobliga pres-ekipa o de Ladislav Korunka al lia filo, por meh^ana prespremilo al presejo en Brno, por pluraj tajpiloj Pichta interesaj el la evolua vidpunkto ktp. Mi akiris ankau^ grandan ujon kun presklis^oj de Brajla skribo. Finance tre postulema estis kolekto de historiaj magnetofonoj, sed nur en 1995. 2. Kiel la afero iris plu - De certa momento mi komencis sopiri, ke miaj c^iam pli kreskantaj kolektoj trovu tau^gan rifug^ejon kaj povu motivigi tiflopedojn por krea laboro kaj la civitanojn konatig^i kun klerigado, laboro, kulturo kaj vivo de nevidantoj. Iom poste mi komencis klopodi pri realigo de la ideo c^iam pli celkonscie. Stokado de unuopaj pecoj komencis kau^zi al mi c^iam pli grandajn problemojn. Tiflofaktoj multig^is. Nia log^ejo subite plenig^is kaj dau^rigi ne estis plu eble. Post akiro de kompostmas^ino kaj prespremilo la posedanto de la domo, kie ni log^as, luigis al mi konvenan kelan ejon. Tie mi riparis ambau^ mas^inojn kaj komencis presi kaj eldoni la unuan moravian gazeton en Brajla skribo Brne~nsky* obc~asnk (Neregula bulteno el Brno, 1990). La provizora kaj por mi longtempe peza situacio pro malsufic^a spaco stimulis min ion fari. Mi komencis revi kaj samtempe strebi konstrui veran blindulmuzeon. La unuan memstaran ekspozicion mi arang^is en 1977 en la elementa lernejo por nevidantoj en Brno. Tiel mi dau^rigis tradicion de la ekspozicio okazinta en 1970 por festi la 135-an datrevenon de fondig^o de la instituto por nevidantoj en Brno. En 1981 mi arang^is en la lernejo el trovitaj kaj pene purigitaj lerniloj la t.n. angulon de historiaj tradicioj. Tio jam estis dau^ra eksponejo, kvankam la spaco estis ne sufic^a. Ordonon de la posta direktorino, ke la angulo de tradicioj havu karakteron ideologie politikan, mi neglektis. La temojn de la ekspozicio mi s^ang^adis, por allogi instruistojn. Kvankam temis pri fakaj kolektoj, je mia bedau^ro neniu el la instruistoj venis rigardi ilin, tiom malpli ili povis farig^i objekto de studado. Aliflanke kelkaj blindaj lernantoj farig^is regulaj vizitantoj. Mia klopodo akiri propran ekspoziciejon ne malkreskis. Mi serc^is ekster la lernejo, precipe kiam mi jam antau^tempe emeritig^is. Intereson pri kunlaboro esprimis la direktoro de Blindulpresejo en Prago, sed fine g^i ne efektivig^is. La elementa lernejo por nevidantoj en Brno suferis mem pro nesufic^a loko por klasc^ambroj. Mi petis tiam la blindulan sekcion de la Asocio de invalidoj en Prago kaj ankau^ Konsilion de nevidantoj kaj duonvidantoj c^e la Centra Komitato de la Asocio de invalidoj. Neniu el la membroj havis sufic^e da intereso kaj kurag^o helpi en serc^ado de tau^gaj lokoj kaj certigi iliajn funkciadon por fondi la unuan c^eh^an blindulmuzeon. Ankau^ neniu konsiliano emis konflikti kun la politika aparato de la Asocio de invalidoj. Ankau^ la tiama ideologie politika sekretario Paur havis nenian komprenon. C^io aspektis senespere, kiam ec^ la blindaj funkciuloj mem, inter kiuj pluraj havis altlernejan edukig^on, ne komprenis la signifon kaj direkton de mia strebado. Al multaj mia entuziasmo estis ec^ ridinda, celo de mokoj kaj s^ercoj. Por aliaj mi farig^is g^ena persono. Sinceran intereson montris la tiama estrino de la blindula sekcio de la Asocio de invalidoj Jaroslava Jesensk, kiu kun intereso sekvis mian strebadon. S^i proponis al mi, ke mi provu trovi lokon en Brno. Tio min revigligis. Post multaj peticioj oni disponigis al mi c^ambrojn. Tian sukceson neniu atendis. Sed je s^ia kaj mia bedau^ro J. Jesensk devis sciigi al mi kontrau^ sia volo lau^ ordono de Paur, ke mi devas nuligi la kontrakton. Mi komencis mediti pri privata muzeo, sed mi ne posedis bezonatajn financajn rimedojn kaj c^efe - en tiu tempo privata persono ne povis akiri c^ambrojn por entreprenado. 3 ... kaj fine Mi atingis la punkton, kiu vers^ajne signifus finon de miaj klopodoj, c^ar mi ne povis akiri pozitivajn eh^ojn kaj perspektivojn, t.e. mi ne povis disponigi miajn ampleksajn kolektojn al la publiko, celante kontribui al proksimigo de nevidantoj kun iliaj homaj zorgoj al la ceteraj civitanoj. Sed montrig^is, ke oni neniam rajtas rezigni, c^ar kutime rezignado estas tro frua. Mi emus skribi, ke nur la novembro 1989, kiam estis forigita la diktaturo, malfermis pordon al similaj iniciatoj, sed tio estus tute naiva. Mia situacio estis tro reala. La baza demando ne plu estis, kiel tiflofaktojn akiri, sed kie ilin deponi? Tamen mia kolektemo ne malkreskis. C^efan signifon por fondo de la blindulmuzeo en Brno havis du paralele estig^intaj cirkonstancoj, el kiuj almenau^ la unua koneksas kun la velura revolucio en novembro 1989. Ambau^ ebligis finfine malfermi pordegojn de la Blindulmuzeo en Brno: a) fondo de nova, memstara kaj lau^ komenca supozo deklamita sendependa blindula organizo C^eh^a Unio de Nevidantoj kaj Duonvidantoj (C^UND); b) eble pli funkcia estis konjunkturo de cirkonstancoj, ke g^uste en tiu tempo la uzino Drute~va translokig^is el sia fonda a domo en la strato Chaloupkova 7 en Brno al novaj produktejoj. C^eh^a Unio de Nevidantoj kaj Duonvidantoj el origine malric^a organizo sen tegmento super la kapo, kio komence g^iajn aktivajn membrojn inspiris al klopodo eskapi el la politika jugo kaj el dependeco je bona volo de centraj aparatuloj, farig^is iniciatinto por malfermi la korojn kaj cerbojn. Sed la socian situacion ne indas idealigi. La estontaj vakaj ejoj en la strato Chaloupkova supozigis, ke post necesaj kaj eksterordinare finance postulemaj konstruaj adaptoj finfine trovig^os solvo. La distrikta konsilio de C^UND en Brno estis principe kontrau^ komerca utiligo de la domo. Dank' al aktivado de Frantis~ek Ficin kaj mia en la t.n. postrevoluciaj kondic^oj post interkonsento kun la estraro de Drute~va ni sukcesis lau^vorte okupi la domon kaj stimuli premon al la centro de C^UND kaj komenci preparojn por relative multekostaj konstruaj adaptoj. Ili povis starti kaj esti sukcese finitaj ankau^ pro grandanimeco de la unua prezidanto de C^UND Jir~ Stehno, kiu sciis certigi unumilionan sumon. Fondi la muzeon decidis la distrikta konsilio de C^UND-filio en Brno jam septembre 1991, kiel instituton, havonta influon je kulturo de peze vidhandikapitaj personoj. Sed baldau^ montrig^is, ke temas pri konsiderinde altaj funkciaj elspezoj, kiuj superas g^iajn eblojn. Tial g^i petis helpon de la Supera Konsilio de C^UND. Tiu post mallonga hezitado decidis akcepti la fondon de la muzeo kiel sian aferon. C^ar temis pri muzeo c^e ni unika, prenis iniciaton la sekretario de Federacio de Nevidantoj kaj Dunoblinduloj (FENES) Vclav Pols~ek kaj petis pri kontrakto, ke la muzeo farig^u unu el projektoj de tiu organizo. La Plenuma Konsilio de Federacio kun konsento de la Supera Konsilio de C^UND poste transprenis la muzeon kaj farig^is g^ia fondinto. La Supera Konsilio de Unio akceptis la decidon kun kontento - je mia surprizo. Tiutempe mi jam havis la kolektojn dividitaj por unuopaj c^ambroj lau^ la temoj kaj post subskribo de kontrakto pri ilia transiro en posedon de FENES mi certigis kontinue la translokigon. Plej malfacile estis transloki la pezan kompost-mas^inon (400 kg) kaj la permanan meh^anan premilon (600 kg). La elspezojn mi kovris ankau^ nun el propraj rimedoj. La solena malfermo de la Blindulmuzeo okazis la 5-an de majo 1992 sub c^eesto de reprezentantoj de c^iuj tri blindulaj organizoj, Kulturfako de Magistrato en Brno, reprezentantoj de urbaj oficoj kaj kvartalestro en Brno- Krlovo Pole. Sekvis sukcesa gazetara konferenco por komunikiloj en Brno, kiuj alportis la unuajn informojn, ke en Brno estis fondita sola nialanda blindulmuzeo kaj intencas prepari por la publiko kulturajn arang^ojn kaj ekspoziciojn. Kvankam mi ne havis edukig^on nek spertojn pri muzeo-fako, precipe ne kiel muzeestro, tamen la muzeo komencis serc^i sian lokon en la kultura spektro de Brno. Tre utilaj montrig^is miaj antau^aj kontaktoj en la sfero de instru-sistemo kaj kulturo, kiujn mi havis kiel iama direktoro de lernejo por blinduloj kaj duonvidantoj. Komencig^is ankau^ kunlaboro kun la fakoj de Magistrato en Brno kaj Kvartala Ofico en Brno-Krlovo Pole. Ambau^ institucioj lau^ sia promeso kontribuas per negrandaj sumoj por la proponitaj projektoj kaj por la funkciado de la muzeo suplemente al budg^eto de la kulturministerio. Por la dau^ra propagando necesis sekurigi regulan rubrikon en la bulteno KAM ( kien al kulturo en Brno ), kion la redakcio bonvenigis kaj petis pri informa artikolo. Ankau^ la redakcio de la gazeto Zora volonte akceptis kontribuojn atentigantajn pri la ekzisto kaj agado de Blindulmuzeo en Brno. Dau^rajn informojn al siaj legantojn regule disponigas ankau^ Brne~nsky* obc~asnk (Neregula Bulteno el Brno) eldonata de la muzeo en Brajla skribo. Propagandi helpis ankau^ unuopuloj kaj urnaloj. Sed en mallonga tempo montrig^is, ke FENES malgrau^ sia intereso kaj komenca lau^dinda grandanimeco ne estas la plej tau^ga patrono. Post reciproka interkonsento transdonis la Asocio de Organizoj por Nevidantoj kaj Dunoblinduloj (tiel s^ang^ig^is FENES post disfalo de C^eh^oslovakio) la patronan rajton al C^UND. En tiu tempo estis jam en FENES prilaborita la unua projekto de la muzeo kaj estis en tiu senco transdonita kvitig^o de la stato, inkluzive de la financa, kiu estis aktiva. Ekde la 1-a de januaro 1994 C^UND transprenis la Blindulmuzeon kiel unu el siaj novaj projektoj poste akceptitaj en la kulturministerio. En la konscion de nevidantoj kaj duonvidantoj g^i penetras relative rapide. Subite g^i interesas c^iujn. Ili alvenas unuope, alveturas nombraj ekskursoj el la tuta respubliko. Ni bonvenigis ankau^ la unuajn eksterlandajn vizitantojn, ec^ transmarajn. Danke al propagando en urnaloj, radio, televido kaj alimaniere g^i farig^as dau^ra parto de la kulturo en Brno por nevidantaj kaj duonvidantaj civitanoj, ankau^ pro tio, ke g^i disvastigas sian agadon ec^ ekster la propra domo. 4. .... Rapida supervido La muzeo situas en la korta parto de la domo. La objekto estas iom distanca de la urbocentro, sed la medio, trankvila kaj inspira, tau^gas por koncentrita studado. Sur proksimume 62 m2 estas la ekspona oj lokitaj en tri memstaraj c^ambroj. Ni sukcesis arang^i ankau^ malgrandan deponejon. Estas karakteriza, ke en la loko de iamaj blindulaj laborejoj nestig^is muzeo, kiu ne nur stokas kolektojn, sed ankau^ laboras por la publiko, kaj tiel per siaj specifaj rimedoj kontribuas al rehonorigo de la personeco de nevidanto. G^i kunlaboras kun katedroj de speciala pedagogio kaj kontribuas al informado de sciencaj kaj pedagogiaj laboruloj de specialaj lernejoj por nevidantoj kaj duonvidantoj. Por sia interna bezono g^i prilaboras detalajn informojn el historio de zorgado pri nevidantoj. En 1994 aperis la unua publika o de Serio de Blindulmuzeo. Ni preparas pluajn. La disdivido de la kolektoj lau^ temoj dependas de la disponeblaj ejoj. En la unua c^ambro estas lokitaj historie signifaj lerniloj. Temas pri granda grupo de specialaj helpiloj por skribi per ordinara skribo (19a jc.), helpiloj por instruado de legado kaj skribado per latinaj literoj, kompleta evolua vico de helpiloj por skribi Brajle literojn kaj matematikon, helpiloj por geometrio, muzika edukado, geografio (antau^ c^io ric^a kolekto de paperaj mapoj fare de Kunz kaj Urban), teknika kaj arta desegnadoj k.s. Interesaj estas alfabetujoj por Brajla skribo el eksterlando. Sur la muroj pendas murmapo de fervojoj el komenco de la 30-aj jaroj de la 20-a jc., urboplano de Brno el la sama tempo. Grandan areon okupas 17 Pichta-tajpiloj kaj aliaj por Brajla skribo. La kolekto estas kompletigita per reliefaj bildoj kaj fotoj. En vitrinoj trovig^as kelkaj interesaj kaj neordinaraj helpiloj. Ekz. pos^a notkajero, logaritma liniilo, muzikdirektistaj gestoj el dratoj, intonaciaj klavaroj k.a. El vidpunkto de historia signifo mi elstarigis kelkajn aparte mirindajn ekspona ojn. En la oran fonda on apartenas antau^ c^io tiklofaktoj konservitaj el la 19a jc.: J. W. Klein: tajpilo por skribado per trapikataj latinaj literoj (mezo de 19a jc.); persona helpilo de Macan por skribi Brajle (komenco de 80-aj jaroj de 19a jc.); trumpeto post nevidanta muzikisto Kilian Glckauf; M. Kunz: geografiaj mapoj, teknikaj desegnoj kaj bildoj de bestoj, reliefo, papero (komenco de 80aj jaroj de 19a jc.); gipsa reliefa mapo de Moravio (mezo de 19a jc.); J. Bezecny*: ligna dismetebla geografia mapo (tridekaj jaroj de 19a jc.); O. Picht: tajpilo por Brajla skribo (j. 1897). En la dua ekspozicia c^ambro estas lokitaj presmas^inoj por Brajla skribo kaj por la petita latina alfabeto kaj parto de la biblioteko inkluzive de arkiva oj. La plej malnova estas cilindra premilo kun presista klis^ujo (70-aj jaroj de 19a jc.) kaj kompostmas^ino de Hinz (jaro de produktado 1895). Ambau^ estas envicigitaj en la t.n. Oran Fonda on. Plue estas eksponita kompleta ekipa o de Korunka por multobligi Brajlan skribon, termovakua premilo de C~ba kaj lektromagneta kompostmas^ino, kiu servas por komposti matricojn. La meh^ana premilo estas uzata por premi la eldonatajn Brajlajn presa ojn En la muzeaj kolektoj trovig^as du aparatoj de la c^eh^a nevidanta ing^eniero Miroslav Rokos. Konkrete Brajla tajpilo kaj desegna aparato nomata designatoro. La plej nova estas murtabelo de la c^eh^a alfabeto en Brajla skribo (J. Smy*kal). Eksterordinare valora kolekto estas la reliefaj libroj. La historia biblioteko enhavas volumojn presitajn per c^iuj specoj de reliefaj latinaj literoj, sed precipe multajn librojn presitajn Brajle kaj ec^ rarajn punktopresitajn muzika ojn. En la fonda o estas unu gazeto presita per Moon-skribo. Ankau^ pluraj manuskriptoj de nevidantaj au^toroj. La libroj de la Ora Fonda o: Viri Romae (1839); P. Jehlic~ka: Naturologio de c^iuj tri regnoj (1869); Albumo de orgenaj kompona oj (1875). En la tria eksponejo trovig^as la dua parto de la arkivaj libroj kaj muzika oj, manuskriptoj kaj presa oj de kelkaj kompona oj de nevidantaj komponistoj (per normalaj kaj Brajlaj muziknotoj), kolekto de magnetofonoj, unua komputilo por nevidantoj VersaBraille, televida pligrandiga lupeo por fortaj duonblinduloj, telefona centralo kun palpebla konektilaro, elekto de societaj ludoj por nevidantoj kaj metiiloj. Estas c^i tie ankau^ du kompletaj laborejoj: korbofarista kaj brosofarista. Ni sukcesis kolekti ankau^ instrumentojn por agordado. Kolekto de magnetofonoj (g^i enhavas ankau^ la hungaran MOM, per kiu estis en Brno surbendigitaj la unuaj sonlibroj en 1959), aro da horlog^oj kaj vekhorlog^oj por blinduloj, kolekto da historiaj stampiloj, el kiuj la plej malnova devenas el c^irkau^ j. 1870, apartenas al la Ora Fonda o, amatora indikilo de lumo ktp. En la deponejo estas pluaj kompletoj de tiflofaktoj. Mencion indas rara kolekto de japanaj teknikiloj por kunmetado de papero, t.n. origamoj. Sekvas Atlaso de C^eh^oslovaka Respubliko fare de Kerbl, Klein-tajpiloj de diversaj produktistoj, unika papera mapo de C^eh^oslovakio de A. Sedlc~kov k.a. Al la Ora Fonda o apartenas: A. S~pic~ka: urboplano de Brno (j. 1898). 5. Pri la nuntempo La 5-an de majo 1992 ni povas konsideri tago, kiam post kelkdekjara strebado finfine malfermig^is pordoj de la c^eh^a Blindulmuzeo. Persone mi tre g^ojas, ke g^i trovig^as en Brno, kvankam la ekstercentra situo kau^zas ankau^ certajn problemojn por disvolvi c^i tiun sanktejon, en kiu kus^as atestoj de kreiva amo al nevidantoj kaj pruvoj pri nemezurebla peno certigi ilian aktivan vivon. Estas c^i tie ankau^ silentaj atestantoj de c^iutaga klopodado de homo trafita per peza okula handikapo plenumi la homajn idealojn. Jam nun mi konstatas, ke estos malfacile akiri tiflofaktojn, kiujn posedas kelkaj privatuloj, precipe la Pragaj. Same malfacile estas akiri memora ojn post mortintaj blinduloj, kiam iliaj heredantoj au^ ne komprenas valoron de objekto au^ tute ne scias pri ekzisto de la speciala muzeo. Tamen danke al kompreno de aliaj ni sukcesas la muzeon ric^igi, kio estas la unua kaj fakte la plej grava tasko de c^iu simila institucio. Ni arang^as diskutojn lau^ elektitaj temoj kun ekspozicioj. Ni pripensas, ke siajn kolektojn povus ekspozicii ankau^ privatuloj, kiuj ankorau^ ne intencas rezigni pri ili. Male, flanke de kelkaj nevidantoj, aperas tendencoj ligi rilaton al la muzeo kun rilato al g^ia fondinto. Krom la kunlaboro kun lernejoj por nevidantoj kaj duonvidantoj, arang^ado de ekspozicioj lau^ temoj ec^ ekster la areo de la muzeo mem, necesa taksado kaj restau^rado de la ekspona oj, gravas dau^ra propaganda kaj publikiga aktivado. En tiu sfero ni publikigas arang^ojn de la muzeo kaj komencas eldoni la unuajn sciencajn verkojn. La dua publika o estas Tiflopedia Kalendariumo. La agado de la muzeo estas nuntempe jam stabiligita tiel, ke ni povis alpas^i al preparo de la unua eldono de inventaro de tiflofaktoj kaj libraj kolektoj en formo de katalogo. Plue ni preparas publika on pri tradicioj de muzika edukado de nevidantoj en la blindullernejo en Brno. Krom la c^eh^aj civitanoj vizitis la Blindulmuzeon en Brno ankau^ gastoj el Anglio, Au^stralio, Nederlando, Kroatio, Italio, Pollando, Slovakio kaj Usono. Inter ili estis ankau^ prezidanto de Eu^ropa Unio de Nevidantoj kaj prezidanto de Monda Unio de Nevidantoj. JOSEF SMY*KAL Li naskig^is la 19-an de septembro 1926 en Vlc~nov en Moravia Slovakio. Jam en la infanag^o aperis c^e li peza difekto de la vidkapablo, malgrau^ tio li dum kvin jaroj frekventis la elementan lernejon en sia naska vilag^o. En 1937 li estis akceptita en instituto por nevidantoj en Brno. Post finig^o de la elementa edukado li estis devigita lerni, kiel la ceteraj zorgatoj, iun el metioj (korbofarista). Pianludi li lernis c^e Rudolf Krch k, iom poste c^e prof. Vladimr Hawlk, violonon kaj klarneton c^e Otakar Pejs~a kaj orgenon c^e Stanislav Kyselk. Agordi pianojn li lernis c^e Frantis~ek Podlucky*. Post plenumo de la s^tata ekzameno pri muziko en konservatorio de Brno en 1947 li forlasis la instituton. Perfektigadon de siaj interpretaj kapabloj li dau^rigis (1949-1950) en konsevatorio de Brno c^e prof. Emil S~otola pri pianludo. Dum la tuta vivo li aktive dedic^as sin al la nevidantoj kaj duonvidantoj. Li laboris en la asocio de invalidoj, en kiun li transiris kiel membro de Subtena Societo de Memstaraj Blinduloj. Komune kun Frantis~ek Novozmsky*, blindig^inta instruisto, li ellaboris en Brno la unuan klubon de nevidantoj. G^i funkcias g^is nun. Antau^ la enoficig^o en elementa lernejo por nevidantoj en Brno li instruis en muzikaj lernejoj kaj aktivis dum multaj jaroj kiel funkciulo de societaj organizoj de popolaj artlernejoj en Brno. Li estis membro de C^eh^a Pedagogia Societo kaj de C^eh^a Muzika Societo. En 1959 li komencis surbendigi sonlibron por nevidantoj, poste li partoprenis ankau^ distribuadon de malpermesita literaturo inter la nevidantoj, kiun private registris sur magnetofonaj bendoj nevidanta Kliment Lukes~ kun siaj amikoj. Enkadre de kultura agado de blindula organizo en Brno li partoprenis okazigadon de koncertoj de konservatorianoj kun pezaj difektoj de vidkapablo. En 1993 li renovigis la tradicion. En 1990 li komencis el propra iniciato eldoni por nevidantoj Neregulan Bultenon de Brno, unuan kaj g^is nun solan regionan gazeton punktoskriban en Moravio. G^is nun li estas c^efredaktoro. Samjare li farig^is memro de prezidio de Fonda o por Helpi al Nevidantaj Infanoj, kie li aktivas g^us nun. PhDr. J. Smy*kal - muzika pedagogo Sian muzikan pedagogian karieron li komencis en Brno jam kiel studento. Li instruis en privata lernejo de Josef Slimc~ek, poste en muziklernejoj en Zhersky* Brod, Svitavy kaj denove en Brno. Li perfektigis tiutempe sian pianludon, por ke li povu reprezenti muziklernejojn, en kiuj li instruis. Dum tri jaroj li gvidis grandan infanan kantkorpuson c^e la operejo de Brno. En j. 1967 li farig^as instruisto de muzika edukado kaj ludado per muziki-nstrumentoj (piano, akordeono kaj bekfluto) en elementa lernejo por nevidantoj kaj duonvidantoj en Brno. Plie li gvidis tie infanan kantkorpuson, kun kiu li partoprenis ankau^ diversajn internaciajn konkursojn. Por altigi la instrunivelon de muzikaj lecionoj por nevidantoj kaj duonvidantoj li proponis kaj fabrikis kelkajn originalajn specialajn instruilojn (kiuj estas aplikitaj kompensiloj de ordinara nigrapresa muziknotado) por palpa perceptado de movo de melodio c^e disvolvo de konscia voc^a intonacio. Siajn praktikajn kaj g^eneralajn spertojn li dau^re publikigis en fakaj gazetoj. Por studi la konservatorion li preparis plurajn lernantojn (piano, akordeono). Speciale bonegajn rezultojn li atingis en preparo de kandidatoj al akcepto-ekzamenoj de konservatorio en analizo de au^dkapablo, en muzika teorio kaj en Brajla punkta muziknotado. Li partoprenis kreadon de instruplanoj por muziklecionoj en elementaj lernejoj por nevidantoj kaj duonvidantoj. Li au^toris au^ kunau^toris instruplanojn de studobjekto muzika edukado, plue muzik-instrumenta ludo kaj muzika teorio. En 1977 li estis nomumita direktoro de elementa lernejo por nevidantoj kaj duonvidantoj en Brno. Tiu periodo alportis al li ne malmultajn zorgojn pri la lernejaj domo kaj g^ardeno, kiuj estis en kaduka stato. Restis malmulte da tempo por muzikado. Li koncentris siajn fortojn por vaste adapti la lernejon kaj internulejon. Grandan penon li dedic^is al instalo de centra hejtado kaj al rekonstruoj por vastigi la klasc^ambrojn, kabinetojn kaj al plibonigo de neglektitaj higienaj kondic^oj. En 1979 dum konstruado de ludejo por infang^ardeno lia vidkapablo drame malbonig^is. Tiutempe li g^eneraligis kaj publikigis siajn spertojn el la fako de muzika edukado de nevidantoj kaj duonvidantoj kaj ankau^ kelkajn specifikajn psikologiajn esplorojn. Multajn verkojn li finis nur post emeritig^o. En julio 1982 pro miskompreno kun kunlaborantoj kaj sub premo de komunist-partiaj kaj inspektoraj organoj li rezignas pri sia funkcio kaj restas en la lernejo nur kiel instruisto de muziko. PhDr. J. Smy*kal - tiflopedo Kiam estis c^e pedagogiaj fakultatoj en 1962 malfermitaj katedroj de speciala pedagogio, li enskribig^is en la katedron de speciala pedagogio en Olomouc. En 1966 li finis la studadon. En 1973 post sukcesaj rigoraj ekzamenoj en Pedagogia fakultato de Karla Universitato en Prago li estis promociita kiel doktoro pri filozofio. Ekde 1974 g^is 1984 li ekstere instruis en katedro de speciala pedagogio de Pedagogia fakultato de Universitato Palacky* en Olomouc. Dum du jaroj (1991-1993) li estis kontraktita instruisto en katedro de pedagogio de Universitato Masaryk en Brno. Ankau^ nuntempe, kiam estas intereso, li donas konsultojn al studentoj de ambau^ katedroj kaj al aliaj fakaj laborejoj. Li estis membro de la redakcia konsilantaro de la gazeto Psikologio kaj parapsikologio de infano en Bratislava. Por c^iu jaro li prilaboris por la gazeto Demandoj de defektologio (nun gazeto speciala pedagogio) tiflopedian kalenaron. Li realigis g^is tiam ne ekzistantan permanentan registraton de antau^lernejaj infanoj kun peze difektita vidkapablo. En 1977 li fondis la unuan c^e ni tiflopedian konsultejon por gepatroj de nevidantaj kaj duonvidantaj infanoj de frua ag^o, kiun li gvidis g^is 1993. En 1978 li fondis (pli precize renovigis la nuligitan en 1950) infang^ardenon por nevidantoj. Por apliki kelkajn specifajn edukajn vidpunktojn li proponis kaj kunlabore kun Frantis~ek Ficin produktis plurajn helpilojn. Siajn kolektojn akumulatajn dum la tuta vivo li transdonis al la blindulmuzeo, kiun li fondis en 1992. PhDr. J. Smy*kal - publicisto Lia faka kaj alia publikiga agado estas eksterordinare ric^a. En siaj verkoj li priskribas kaj g^eneraligas ne nur proprajn spertojn, sed li c^iam strebis trovi en nia kaj eksterlanda literaturoj solvon de similaj temoj, kiujn li prilaboris. Li estas au^toro de pluraj pedagogiaj lega oj, el kiuj unu estis taksita kiel la plej bona en la fako. Li au^toris ankau^ kelkajn specialajn lernolibrojn de muzika edukado kaj unuan lernolibron de Brajla muziknotado por lernantoj de elementa lernejo por nevidantoj. Krom pli ol 120 kontribuoj al fakaj gazetoj kun muzika-pedagogia, tiflopedia kaj historia temaro temas pri kelkaj dekoj de esencaj artikoloj pri la societa situacio en t.n. blindula movado. En pluaj verkoj li solvas problemojn kun edukado de nevidanta infano en frua ag^o. Se ni legas ilin atente, ni konstatas, ke li analizas en ili g^is nun malatentatan psikon de palpa perceptado, specifika ojn de edukaj kaj instruaj metodoj k.a. Li malkovris kaj prilaboris tri funkciojn de la mano de nevidanto en kompesa procedo. Li prilaboris biografiojn de pluraj signifaj tiflopedoj. Konataj estas liaj Tiflopediaj kalendaroj. El memstaraj kaj ampleksaj verkoj ni citu: Infano kun peze difektita vidkapablo en familio, Edukado de nevidanta infano, Interparoloj kun la gepatroj de nevidanta infano, 150 jaroj de eduka kleriga institucio por nevidantoj en Brno, Ekesto kaj evoluo de skribo por nevidantoj, Enrigardo en la historion de la blindula skribo, Tiflopedia kalendariumo, Ekesto de Blindulmuzeo en Brno. En manuskriptoj li havas du ampleksajn verkojn: Muzika edukado de nevidantaj infanoj kaj Gnozo de nevidantoj en arto. Li preparas sin por prilabori katalogigadon de kolektoj de Blindulmuzeo en Brno. Elis~ka Hlus~