Metafora uzo de vortoj (Kompilita lau^ PIV) Abismo da silento/da scienco. Kus^as abismo inter tiuj du opinioj. Abismo de mizero. Esti sur la rando de abismo. Abismo de sia sorto. Miaj esperoj forfalis en abismon. Abisma nesciado. Enabismig^i. Aboco de fiziko. Kiom da projektoj ridinde abortis! Per lertaj manovroj li abortigis la ribelon. Vi abortaj^oj! Adopti opinion / metodon / konduton / lingvon / kostumon / modon / vivarang^on / kutimon. Afis^i siajn aferojn. Tion li ne afis^os! Tiu brila epoko nun agonias. Mizero agordas iun. Agordi la vizag^on severe. Agordi iun maljuste kontrau^ iu. Lia animo agordig^is pie. C^iutaga agordo (= humoro). Akceli dang^eron/hejmrevenon. Akus^i dikan tezon. Suferi akutan krizon. Akuta voc^o de knabino. Alarmanta novaj^o. La alarma stato de la lando. Li neniam venkis la alfabeton. Li s^vitas ankorau^ super la alfabeto. Tiu nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo. Akvo, nomata vino, kiu havas ec^ ne la plej malgrandan aludon de vino. Aneksi statistikojn al la raporto. Vandoj ankritaj per ferstangoj. Ideo profunde ankrita en la spirito. Provinca ansero (= stultulo). Stari je antipodo de ies teorio. Kun aparta intereso / g^ojo / donaco. Aparte malbona. Apenau^a rideto / venteto. Ekbato de nazo aperigas sangon. Malsag^ulo aperigas sian tutan koleron. Malaperi kiel vaporo / kiel s^tono en maro. Fari al iu aplau^don sur la vangon. Arang^i sin komforte. Armeo arang^is sin kontrau^ malamiko. Ardantaj okuloj/g^ojoj. Kolero ardis sur liaj vangoj. Ardaj kisoj. Eniri en la politikan arenon. La luno arg^entis la tegmentojn. Rigardi ion per nearmita okulo. Laboro asekuras kontrau^ mizero. Ataki ies reputacion / humoron/novan taskon. Teruro lin atakis. La deziro atakis min. Atenci ies vivon / animon / lingvon. Au^reolita de siaj blondaj haroj. Stari c^e la au^roro de sia vivo. Au^roras nova epoko. En mia koro au^roras. Li estas mem au^toro de sia malfelic^o. Avara je helpo / lau^doj / sia tempo / karesoj. Avari al iu la karesojn. Avida je gloro / al lau^doj / pri ric^aj^oj. Parolavida langeto. Avidi monon. Azenigita virino. Azenaj^o. Rebaki la tutan verkon. Rapide bakita projekto. Novebakita esperantisto. Vento balaas la nubojn. La venkinta partio balais la opozicion. Sidi kiel muso sub balailo (= absolute silenti). Malnovaj pensmanieroj estas forbalaitaj. Balzama dormo. Bani sin en amo / en larmoj de multaj / en la sango de senklpuloj / en s^vito. Grenkampo banata de la suno. Fari al iu (inter ili) grandan sangobanon. Refres^igi la gorg^on per vina bano. Sunbano. Pejzag^o banig^anta en la briloj de la suno. Senlime indulgo devus bankroti, se g^i volus pardoni c^iujn miajn kulpojn. Farig^i tute bankrota pri sia konscienco. Bapti kuniklon leporo. Bapti vinon/lakton. Ricevi sian aerbapton / fajrobapton / marbapton. Bari la vojon al reformoj. Bari la progreson al la kalumnio. En s^ia kapo baraktis nova demando. Barelig^i (=ventrodikig^i). Batas la atendado en la brusto. Finofara bato. Rebati argumenton. Venkobatita opinio. Brava batalanto kontrau^ plado bolanta. Beko de skriboplumo. Martelo kun fendita beko. Flavbekulo. Benko da haringoj / da pilc^ardoj. Havi blankajn manojn. Lia memoro estas blanka pag^o. Blanka edzino / kartoc^o / magio / operacio / armilo. Blinda pri sia dang^era pozicio. Blinda fervoro / obeemo / konfido / s^ovinismo. Blindigita de la pasio. Blindigi iun per vortoj. Bloko da veturiloj. Tiuj proponoj formas blokon. Espero blovas fres^an aeron en niajn brustojn. Reblovi en iun fajron de la veng^emo. Plenblovi la lipojn. Boji c^iam kontrau^ io. La maro bolas. Juna sango malc^aste bolas. Boli de pasio / de kolero / de g^ojo. Bolas kolero en lia koro. Bombardi iun per leteroj. Bori sian vojon. boranta doloro. Sur la bordo de la morto. Diri ion bovintrankvile. Brako de cirkelo / arkano / helico / levilo / apogseg^o. Branc^oj de montaro / fervojoj / cirkelo / familio / scienco. Bremsi junan riskemon / propagandon. Meti bridojn al la reformemo. Deskui bridojn. Bridi sian koleron / sian bus^on. Senbrida kolero / ambicio / fantazio / pasio. La senbridigita popolo. La suno bronzas la hau^ton. Bruli de amo / scivolo / pro senpacienco / de dezirego. Brula demando. Brunigi la hau^ton c^e la suno. Brunigi cepojn en butero. Bruta gajeco. Brute volupta deziro. Alkoholo brutigas. Virina lango buc^as sen sango. Bukedo da belaj virinoj / da agrablaj versoj. La kato / erinaco bulig^is. La movado burg^onas. Bus^e de forno / de papilio / de rivero / de s^rau^bs^losilo. La s^ipo enbus^ig^is en la riveron. Butono de alumeto. La cemento de nacio estas komunaj memoraj^oj. Vera solidareco cementis nian grupon. Malfelic^o cementis ilian amikecon. Centri ien sian tutan forton. Lia cerbo iris promeni. Li ricevis mus^on en la cerbon. Cerbumi pri io. Cezari urbegon (regi). Cezara operacio. Malnova doloro ankorau^ ne cikatrig^is. Cirkuligi kalumniojn. Cizeli soneton. C^apo de au^tomobila rado / de fontplumo / de botelo / de fotografa objektivo. C^armi la koron. C^armanta fluto. Matena roso c^armigis la g^ardenon. Ataki je la c^arniro de la du armeoj. Viro bone c^arpentita. C^arpii iun / ion. C^asi profiton / monon / virton / amon / honorojn / famon / vantaj^ojn / jupojn. Jupc^asanto. C^elo de ermito. Antau^tuko kun bluaj c^eloj. Fari c^enon (el personoj). Elc^enigita kolero / malvirto. Kunc^enado de cirkonstancoj. C^erka tono. C^erpi dokumentojn / librojn el biblioteko / el fremda monujo / inspiro el io / kurag^on / konsolon / utilon. Elc^erpi favoron de sia majstro / sianmonon. C^ifonaj^e vestita knabo. C^ikani la evidentan veron. Damag^i ies reputacion. Debila knabo / cerbo / stomako. Debiliga klimato / vetero. Dec^ifri dezirojn sur ies vizag^o. Mi jam dec^ifris tiun junulon. Dedic^i plenan atenton al la problemo. La testudo defiis leporon pri kurado. Defii la dang^eron. Esperi degelon de internaciaj rilatoj. Dento de la tempo / de roko / de kombilo / de rado / de forko / de segilo / de muro. La montoj desegnig^is tre klare. Detrui la sanon / la trankvilon / potencon / harmonion / esperojn / fortojn. Animo dezerta je amo. Diigi la vivon / lamorton / sian patrinon / sian veng^on. Diina pozo.Pas^maniero. Diafanaj manetoj. Fordiboc^i c^ion g^is la lasta c^emizo. Difekti ies sanon / famon / rajtojn / virton. Rompi digon de prudento. Plene digesti en sia spirito la neologismojn. Vin mem mi neniam povis bone digesti. Malbone digesteblaj libroj de filozofoj. Nedigestebla kompilaj^o. Diktas al mi sag^o / koro / konscienco / cirkonstancoj. Kun okuloj dilatitaj de teruro. La disko de la suno / de la luno / de fervoja signalo. Distingig^is rug^o sur nigro. Distingig^i per kurag^o. Buc^i c^iujn sendistinge. En la c^ambro estis distritaj multaj seg^oj. La pruo dividis la ondojn. Doloras lin la malfavoro. Dorloti sin sur kus^ejo. Dorloti siajn membrojn sur kusenoj de volupto. Ne dorlotu la manon! (laboru) Dormigi la suspektojn de iu. Fordormi la okazon. Dorno de buko. Dorso de klingo / de segilo / de mano / de libro / de pos^tkarto / de pentraj^o / de folio. La nuda dorso de monto. Naturo lin dotis per tre sag^a spirito. Sufic^a dozo de prudento. Dras^i fojnon (vane peni). Dras^i al iu la dorson. Dras^i pianon. Dresi knabac^ojn. Droni g^is genuoj en verdaj^o / en amaso da kusenegoj / en krepusko / en nebulo / en s^uldoj / en laboro g^is super la oreloj / en medito / en revoj / en siaj pensoj / en malespero / en larmoj / en enuo / en admiro. Voc^o droninta en la bruo. Domo dronanta en silento kaj duonlumoj. Okuloj kvazau^ dronantaj en lazuro. La energio dronanta en lukso. Dronigi la manojn en la sangon de iu. Dronigi la fingrojn en la hararon de iu. Dronigi glavon en ies bruston. Dronigi siajn pensojn kaj sin mem en brando. La luno dronigis la montojn en arg^enta bano. La tondrado dronigis c^iujn aliajn bruojn. Ribelo dronigita en sango. Kvartalo dronig^anta en luksaj g^ardenoj. Pluva dus^o. Diss^pruca dus^o. Ebenigi c^iujn malfacilaj^ojn. Ebonaj haroj. Ebria de g^ojo / de felic^o / de kolero^de sango. Ebrieco de amo / de entuziasmo. Lin ebriigis la sukceso. Eburaj s^ultroj de virinoj. Eburaj dentoj. Ebura korpo. Eduki lupon / tigron / hundon / novan varion / hederon / vegetaj^ojn. Efemera laboro. Sub la egido de la paco. Eh^oj de pasintaj^o / de j^usaj diskutoj. Esti nur eh^o de sia majstro. La versoj eh^as c^iujn batalojn de la homa animo. Eksciti ies fervoron / atenton / scivolemon / koleron / envion. Ekspedi iun en la c^ielon. Ekspedi la infanojn en la liton. Ekspedu vin for! Eksplodi de furiozo / de kolero / pro g^ojo / per rido / per larmoj. La milito eksplodis. Eksplodas g^ojo / striko / ribelo / krio / katastrofo. Ekspluati la publikan scivolemon / ies paciencon / indulgon. Ekstermi opinion / kutimon. El ekzemploj ekstrakti g^eneralan regulon. Ekvilibrigi budg^eton. Li estas kurioza homa ekzemplero. Ekzerci sian orelon / langon / spiriton / muskolon / fingron. Elegia voc^tono (plorema). Potencaj^oj energiis en li. Dio energias c^ion. Erodi monerojn / motoron / au^tomobilon / s^uojn. Erpi la maron (vane peni). Erpi kotan grundon per sendisciplinaj soldatoj. Estingi soifon / deziron / amon / rigardon / pekon / s^uldon / vivon. Pluretag^a stultaj^o. Etendi regulon / programon / povon / limojn de sia rigardo. Kiel li fabelas! La fadeno de rememoroj. Perdi la fadenon en la parolo. La fadeno de rakonto. Pensfadeno. Fajfi pri io (ne zorgi). Alfajfi la hundon. Obstine fajli sian lingvon. La pafado falc^is tutajn vicojn el la manifestaciantoj. La epidemio falc^is la civitanojn. Mia koro falc^g^is kaj sekig^is. la c^evalo falc^as (pas^as, movante duonronde la kruron). Fandi ies koron (moligi). Sovag^a besto fandig^us pro kompato. S^ia fiereco fandig^is en la humiligoj. C^io fandig^is en pala krepusko. La nuboj fandig^as kun la krepusko. Lumaj radioj disfandis la rigidecon de s^iaj trajtoj. La tempo forfandos tiun glacian indiferentecon. La ideoj kunfandig^os. La sennacieco fantomas en la vicoj de la labotista movado. Versoj farc^itaj per eraroj. Teksto farc^ita per s^ablonaj esprimoj. Faruno de linsemo. Mi frotus vin c^iujn al faruno. Fasado de la kapo. J^eti sur la paperon faskon da versoj. Kunigi en faskon c^iujn disigitajn fortojn. Fau^ko de kanono / forno / puto / tunelo / minejo / kaverno. Antau^ ni fau^kisla enirejo de groto. Favaj dukatoj. Favulo. Politika febro. En la febro de diskutado. La fec^o de la homaro. La s^afa grego kun hundoj sin federis. Fekunda iniciativo / verkisto. Fekundeco de ideo. Nobeleto, kiu senfeligas siajn vilag^anojn kiel brutojn. Fendi al iu la koron (tre aflikti). S^ipo fendas la ondojn. Krioj fendas la aeron. Harfendulo (pedanto). Fera volo / mano / pacienco / dormo / koro. Gigantaj planoj fermentasen mia kreema kranio. Fiksi rigardon / atenton. Finti. Fari finton. Firma konfido / volo / decido / karaktero / pas^o / voc^o / invito / prezo / ac^etpropono. La pasioj / la ribelo flagras. Ilia gajemo ne flagras. Flamo de kolero / de amo. Flamaj okuloj. Flami per kolero / per honto / de amo / por virino. Antau^flari malfelic^on. Flegi florojn / siajn lipharojn / siajn versojn / sian popularecon / klasikan arton. Fleksi obstinan fieron / vianribelemon. Fliki truon de la honoro. Floras amikeco / arto / partio. Mono fluas al ric^ulo. En la urbo fluas paroloj. La vortoj fluas el lia plumo. La belaj historioj fluas el liaj lipoj. Fluas benoj / krioj. Svarmo da veturiloj flugas en diversaj direktoj. Kudri per fluganta kudrilo. Al li flugas mia kora danko. Flugilantaj anseroj. Rivereto flustras sur s^tonetoj. Flustrantaj ondoj. El kio fontas via krimemo? Forg^i sian sorton / spiriton / planojn / vortojn. Alforg^i per rigardo. Li forte min forkis (ludgajnis mian monon). Forko de biciklo / pantalono / vojo. La vojo / kanalo disforkig^as antau^ la urbo. Forki garbojn. Mi fosis en la tuta libro por trovi ... Filozofie fosi en teorioj. Fosac^i en la mang^aj^o. Foseti en la denteoj. Fragmentigi malfacilaj^ojn. Frakasi ies argumentojn. Frandi pirataj^ojn / historion. Frotita kaj polurita homo (sperta). Frukto de laboro. Bestoj frukto. Plano fruktas. La lancoj fulmas. Fulmetanta rideto. Fundaj scioj / klarigoj. Furag^u vin! La s^tormo furiozas. La ponardo jam furiozis. Furiozas la j^aluzo. Tutaj garboj a radioj. Garbo da fulmoj. Li elrigardis kelkajn nekompreneblajn vortojn. Vero garnita per mensogoj. Abrahamo generis Izaakon. Movig^anta punkto generas linion. Giganta projekto / virino / monto / melono. La mondo plu giras. La vulpo giris super sia predo. La rideto glaciig^is. Glaciig^i de timo. Milda glata maro. Glata laboro / stilo / parolo / morto / bus^o. Neg^o glimas sub la suno. Supraj^a rideto glitis super la porcelane blankan vizag^on. Senvole glitis miaj okuloj al la s^ranko. Centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj. Liaj okuloj gluig^is sur li. Gluti ion per la okuloj. Glutanto de virinaj koroj. Glutis s^in la spaco. Hajla grajno. Grajnoj da oro / de pluvo / de koliero. Lia granita kapo ne enlasas alian opinion. Grasa lando. Grasaj herboj. Grasa ofico / posteno / vivrimedo. Kranio graveda je pensoj. Decido graveda je gravaj sekvoj. La korteganoj gravitis c^irkau^ la favorato. Gravuri ion en sian memoron / en la koro. Grefti siajn ideojn sur ies planon. La pasantoj kungregig^is antau^ la palaco. Nobeloj ilin traktis kiel gregon. Konsumi sian grenon antau^ g^ia maturig^o (antau^elspezi estontajn rentojn). Ia grilo zumas al li en la cerbo (li frenezetas). La s^ipo grundis sur sablaj^o. Gurdi psalmojn / frazojn. Misgusta afero. La deziro g^ermis en mi. Delonge tiu ideo g^ermis en lia cerbo. La kato g^ibig^is. S^tona hajlo. Hajlo da kuglo / da perloj. Haki la vortojn / parolon / stilon. Hamstri (= kolekti, amasigi). Tiu sceno hantas lian memoron. Hardi homon / koron. Hardito. Hardig^inta malbonulo. Li harpagonas. Harpuni ies planojn. Lia domo estis haveno por la persekutatoj. Serc^i ripozan havenon en monah^ejo. Kiu nenion hazardas, nenion gajnas. Heninde (= ridinde). Hermetika poezio (malfacile penetrebla por la spirito). Heroldi la famon de eltrovinto. La suno heroldis la festan tagon. Herostrate detrui / ruinigi ion. Veki la hidron de multkapeco. Hirta stilo. Olei la hokojn de la pordoj de la vivo. Hoka nazo. Hoki fis^on. Lia h^ameleona naturo. C^io de la h^ameleonaj mang^oj (= vantaj promesoj) H^aosaj ideoj. Ilumini iun. La iluminitoj. Ilustri regulon per ekzemploj. La ondoj impetas kontrau^ la bordo. Vento ekimpetis. Impliki iun en proceson / en krimon. Imputi al iu krimon / malsukceson / heroaj^on / verkon / akcidenton. Incendii la militon. Incensi al iu (= flati iun). Inciti fajron. Ne incitu al mi la galon. Li restas inerta kiel s^tono. Inerta antau^ dang^ero. Infekti iun per sia gaja humoro. Infektadi la mondon per nova ideo. Generacio infektita de hitlerismo. Inokuli sag^on al iu / kulton de Dante / abomenon al milito. Inspiri la poetojn. Instali kurson / fabrikon / hospitalon / direktoron / profesoron. La febro intermitas. La knabo gapvagis tra la interesplenaj stratoj. Interpreti paroladon / tekston / leg^on / song^on. Inundi la internacian merkarton per siaj produktoj. La homoj inundis la stratojn. Amaso invadis la domon. Gaja junularo invadis la dancejon. S^ipo invadita de ratoj. G^ardeno invadita de herbac^oj. Nokto invadis la teron. La politiko c^ion invadas. Investi ambasadoron / kapitalon / sian penon. Inviti iun rakonti / sidi. La afero iras bone. Tio ne iras tiel rapide. Kiel iras via komercaj^o? Izoli leprulon / tuberkulozon / sin en funebro. Judasi (perfifi). Forskui / dej^eti la jugon. Kurbig^i sub la jugo de la despotismo. La mano jukas al li (= malpacemulo). La krimo jukas al li en la kapo. Jungi c^iujn fortojn en la lando por efektivigi la planon. Li estas efektive la juvelo de sia nacio. J^eti la okulojn / rigardon sur ion. J^eti vorton al iu. J^eti kalumnion. J^eti la teruron sur la landon. J^eti iun en g^ojon / mizeron. J^eti ofendon / minacon. J^eti lumon sur la interesan aferon. J^ongli per la rimoj / argumentoj. J^osi siajn intencojn. Kabei (subite forlasi la movadon kiel Kabe). Kota / sanga kac^o. J^eti iun en kac^on. Kadavrigi iun. Kadavrig^i kiel rato. Kadenco de pas^oj / de danco / de voc^oj / de versoj. Akceli la kadencon de produktado. La urbo kus^is en kadro el fres^a verdaj^o. La palaco liveris belegan kadron al nia kongreso. En la kadro de la adiau^a vespero. Kadukaj esperoj / pruvoj / intencoj / aferoj. Enkag^igi iun. Kalcitri kontrau^ trudo. Konfuzaj ideoj kalejdoskopas en lia kapo. Kalki domon. Kalva monto. Kampo de batalo / de la praktiko / de diskutado. Kamufli siajn sentojn. Perdi la kandelon en la kapo (= perdi la sag^on). Kapo de bastono / pinglo / najlo / s^rau^bo. Mars^i c^e la kapo de la irantaro. Ventkapulo. Kapti sencon / c^iujn korojn / atenton / rigardojn. Dubo / malespero / timo / kolero / teruro / rido lin kaptis. Lumo karesas la okulojn. La konsoloj karesas mian animon. Tigro diskarnis antilopon. Kaskado de demandoj / da ridoj. Kataj pas^oj / manieroj. Katapulti sin antau^en. Dormemo katenas miajn fortojn. Neniam superforto katenos la koron. Tiu grandioza spektaklo min katenis. La kabano kau^ras sub la monto. Kau^stika spirito. La kau^stikeco de Voltero. Trinki el sia kavigita mano. Enkavaj okuloj. Kerno de la vero. Mistera kerno de c^iuj aferoj. La kerno de la festo. S^i estas mia kerubo (c^arma infano). Kibici pri la aferoj. Kirasi la seg^on. Menso kirasita de antau^jug^o / obstineco / fiereco. La pensoj krilig^is en lia kapo. La branc^o kisas la klaran spegulon de la akvo. La suno kisas la supron de la monto. Supraj^e kiel akvon kisanta hirundo. La sunkisata pejzag^o. Klabi iun per bastonego. Mankas klapo en lia kapo. Ne trafi la g^ustan klavon (= maltrafi). En s^iaj versoj oni trovas nur klis^ojn. Tiu urbo estas kloako de c^iuj malvirtoj. Kloaka animo. Knedi la muskolojn (=masag^i). Princo bela, knedita el mildo kaj plac^o. Pugnoknedi ies vizag^on. Knokau^ti malamikon. La afero kolapsis. La entrepreno kolizius kun la leg^o. La honoro koliziis en li kun la timo. Li estas kolono de la s^tato. Kolonio da abeloj / da paseroj. La libereco elkovas kolosojn. Betoveno estas muzika koloso. S^i volonte kolportas klac^ojn. Kombi sian stilon. Kombini planon / projekton / manovrojn / draman intrigon. Kompakta montarano (= malsvelta, muskoloza). Filmo admirinde komponita. Koncentri sian atenton. La graco konfliktas kun la homa libervolo. Konkeri la koron de virino / la publikan estimon / la gloron. Tio konsternas miajn lingvajn kutimojn. Kordono da arboj c^irkau^ la arbaro. La homoj interkornas. La j^aluzo korodis lian forton. Koroda ironio. Tiuj afektoj koruptas vian stilon. Korupti ies morojn. La patrino kovis sian filon (zorge flegis). La cindroj kovas la fajron. Kovi perfidon. La libereco elkovas kolosojn. Multe kovata doloro. Lia koro kovas malamon kaj envion. La bebo krablis sur la planko. La kremo de societo. Mia cerbo kvazau^ nag^as en krepusko. La penso en li krepuskig^as. Senkrestigi iun (hontigi). Krispaj kapetoj de infanoj. Kroc^ig^i al malnova kutimo. Malgranda vilag^o kroc^ig^is al la deklivo de la monto. La ideoj krozis en lia kapo. La plej kuirita kampulo c^iam restos krudulo (= lernigita). S^uldon tempo ne kuracas. Kurteno da arboj / da montetoj / da kavalerio. Labirinto de la urbo / de liaj scioj. La radoj laboris malfacile en sablo. Prilaborita menso. Mi ne volas lac^i miajn pensojn / mian volon per leg^oj. Lakei iun (flati kaj servi). Laktobus^aj gimnazianoj (tre junaj). Lama tablo / seg^o. Lamaj versoj. Lama projekto. Via komparo lamas. La propagando nun lamas. Senlanigu lin! Lanc^i klac^on / anekdoton. Lango el fajro / de s^uo. La unua lanugo sur lia lipo. Pas^adi sur lanuga herbokovro. Tro lardita parolo (por neologismoj). Kelnera latinaj^o. Rikolti lau^rojn. Ripozi sur lau^roj. La ondoj lavas la rokojn. Lavata bordo. Fari al iu bonan lavon (riproc^i). Lavango kreskis. Lavango da homoj / vortoj / mensogoj. Lecioni iun. Leki sian majstron (flati). Leki siajn versojn. Tro lekita pentraj^o. Li forleporis de c^i tie. Leteri al sia amatino. Lezi la majeston. La sekreto iel tralikig^is. Lipi botelon (trinki). Lipi blovinstrumenton. Neg^o liveras akvon al la kampoj. Brando liveras varmon. La palaco liveris belegan kadron al nia kongreso. Amo kaj puno log^as komune. En mia koro log^as pli da suferado. Angiloj ludis en la akvo. La abeloj ludis c^irkau^ la floroj. La vento ludis sur la akvo / kun s^iaj haroj. La radioj de la suno ludis inter la folioj. C^irkau^ lia bus^o ludis svarmo da ridetoj. Lia fantazio ludis c^irkau^ tiu ideo. Ludo de la imago. La tuta lukso de la arbaroj. S^ajnas doni specialan lukson al skriboj, se oni enmetas latinaj^ojn en ili. Luli la koksojn. La vento milde lulis la branc^ojn. La boato estis lulata de la facilaj ondoj. Luli ies suspektojn / sian c^agrenon. Luli sin en revoj. Laboro lumas la solecon. Lia vizag^o lumisde infana g^ojo. La lumaj okuloj. Luma tago / vizag^o / rideto. Li mac^is vortojn / silabojn. Remac^i sian veng^emon. Remac^i la fajrojn de la antau^a tempo. Blanka / nigra magio. La magio de vortoj / de opero. Magia povo. Fari magian impreson. Serpentoj per sia rigardo magie alforg^as birdojn. Lia filino estas magneto, kiu lin altiras. Magneta rigardo. Mi enhavas magneton, kiu altiras kanajlojn. Magntizitaj de la volo de la au^toro. Magra rikolto / pensio. Magraj jaroj. Majstri en elokventeco / la lingvon. Primajstri la poezian lingvon. Tiu c^apitro estas makulo en la verko. Tio j^etas makulon sur lian karakteron. G^i estas por mi makulo en la okulo. Makuli ies honoron. S^uldo ne makulas. Makulita konscienco. Senmakula koncipiteco. Sperta mano. Havi ion sub la mano. Rekoni la manon de artisto. Rusto mang^as feron. Zorgo mang^as homon. Mang^i iun per la rigardo. La bebon s^i mang^is per kisoj. G^i estas mustardo post la mang^o. La popolo farig^is mang^aj^o por la fajro. Ili estas nia mang^otaj^o. J^aluzo meng^egis ilin. La glavo formang^as jen tiun, jen alian. Tio formang^is liajn lastajn fortojn. Manipuli homon / kunvenon / leg^on / tekston. S^i lerte manovras kun siaj adorantoj. La opozicio manovris en la kuliso. Tie ripozis la cikonioj post la grandaj manovroj. Politikaj / borsaj manovroj. Sub mantelo de afableco / de la kristana amo / de la nokto. Maro da sango / da sablo / da polvo / da mizeroj. La urbo disvolvis antau^ li maron da tegmentoj. Engluti maron da teo. La komerco estas en marasmo. Putri / droni en la marc^o de nesciado / de l' mizero. Fali en la marc^on de superstic^oj. Antau^ li estis malfermig^anta morala marc^o. Entrepreno trovig^anta c^e la marg^eno de profitodono. Farig^i ies marioneto. Marko de bona konduto. S^iaj marmoraj s^ultroj. C^io mars^is kvazau^ sur radetoj. La baterioj marteladis la malamikajn tranc^eojn. Li martelis c^iun vorton. La martiroj de la scienco / de la liberpensado. Martirigi homon / hundon. Masivo da floroj / da movoj. Agi sub la masko de la virto. Maski sin. Senmaskigi perfidulon. Maskitaj sentoj / paroloj / malsanoj. Esti mastro en sia domo. Li volis c^iun mastri, ec^ la lastan kuirknabon. La fis^oj sin s^ovis tra la mas^oj de la reto. Mas^aro de la reto. Mas^aro da spionoj / da rezistantoj. Dismas^igi malnovmodan trikaj^on. Nedismas^ig^aj nilonaj s^trumpoj. La burokratisma mas^ino. Ekfunkciigi la mas^inon de la partio. Agi / mensogi mas^ine. La matadoroj de la financo / de la administracio. Bone meblita memoro. Tiri la medolon de tiu teorio / verko. La sepmejlaj botoj. Mejlolonga rakonto. Kun mejloj da spaco kus^is antau^ li la tuta bordo. Ili similis al mejle grandaj krankoj. Melki monon el iu. Senfine melkebla bovino / persono / entrepreno. Meti infanon en liton / s^teliston en malliberejon / iun sur la tronon / sin sur la genuojn. Meti demandon al iu / plendon c^e la jug^isto / sur iun la tutan respondecon / la kulpon / sian esperon en la fug^on / sian atenton sur ion / g^ojon / timon en ies koron / ies vortojn en sian animon / ordon en sian paroladon / finon al diskuto / ion en forgeson / iun en bonan humoron / la popolon sub ies disponon / iun en embarason / en dang^eron / en mizeron / ion ekster c^ian dubon. Demeti c^ian arogantecon / siajn pretendojn al io / sian vivon memvole / de si la antikvan Adamon. Elmeti batale dornojn kontrau^ iu / siajn dentojn kontrau^ ion / la okulojn. La okuloj elmetig^is. Formeti la aferon en la keston de forgeso / sian oficon. Submeti sian proponon al la atenta konsidero de kolegoj. Surmeti la manojn sur iun. La petola membro (lango). Estos krako en via melono (= kapo). Mezuri ies moralajn kvalitojn / meritojn / sekvojn de Mielaj kisoj / vortoj. Miela voc^o / lango. Miksi kartojn. Miksi sin en bruantan amason. Miksi la utilan kun la agrabla. Miksi sin en la aferon. Grupoj kun nenatura trankvileco mimikas la neimiteblan "civis romanus" Mobilizi siajn fortojn. Mola voc^o / tono de muziko. Molac^a muskolo / karaktero / stilo. Lia koro molig^is (pardonis). Malmolnuka popolo. Havi monopolon de kurag^o / de sag^o. Monstra malsag^ulo / falo. Monstre granda c^apo. Monto da kadavroj / da paperaj^oj / da mizeroj. Mordi la polvon (= fali sub batoj). Mordantaj sentoj / aferoj. Mordanta sarkasmo / konscienco. Mordeti orelon se sia amatino. Formordu al vi la langon! Timo lin mordis. La sekreto mortis kun li. La lingvo estas c^efa motoro de civilizacio. Li estas c^efa motoro de la kongreso. Pasio lin movas. Esti movata de sentoj kaj antau^jug^oj. Esti muta pro teruro / de surprizo / antau^ trafa demando. Mi disbatis lian muzelon. Muzikanta rivereto. La muziko de la birdoj. La nuboj nag^is super g^. En liaj okuloj kvazau^ nag^is felic^aj rememoroj kaj antau^sentoj. La mortigito nag^is en sia sango. Nag^i en ric^aj^oj / en plena felic^o. Multe elnag^is en lia memoro. Antau^aj kutimoj kaj sentoj fornag^is en nedistingeblan malproksimon. Malsag^o najbaras kun mizero. Surprizo / teruro alnajlis lin al la tero. Alnajlita al la lito per la malsano. S^i estis kvazau^ alnajlita al la loko c^e la vido de la amasigitaj juveloj. Nana hundo / pinio. Viaj pensoj nanas. Narkota legaj^o. Konfido naskas konfidon. La peko naskas la morton. Amo naskas kaj subtenas la vivon. Naski disputojn / malpacon / esperojn. Naskig^is en li malbona intenco / stranga sento. Naskig^is granda disputo. Tranazi c^iujn verkojn de la au^toro. Nebuligi la okulojn al iu (= trompi). Nebuligi ies sag^on. Ilian intelekton nebulig^as multaj superstic^oj. Militfebro nestig^is en lia kapo. S^ia nuda kaj malvarma nestac^o. Nigra tago en nia historio. Nigra humoro. Nigra sorto. Nigra merkato / kaso. La malsano nigrigis lian spiriton / vivon. Nigrigi personon. Niveli vojon / g^ardenon / sociajn klasojn / kondic^ojn. Fervoja nodo. Nodo de valoj kaj montoj. Nodo de trafikvojoj. Li estas novico c^e la virinoj. Nuanci sian stilon / riproc^ojn. La c^ielo nuancig^is de mil diversaj koloroj. Nubo da anasoj. Nubmieni. Videbla per la nuda okulo. Nuda glavo. Nudaj arboj. Diri al iu nudan veron. Nuda logiko. Nudaj faktoj. Nuda aserto / absurdeco. Nuda projekto (= skema). Nudigi al iu sian koron. Nudig^is la fundamentoj de la universo. Sur la nuda vojo. La hundo minace nudigis siajn dentojn. Nia lando nutras multenombran log^antaron. Pastron nutras preg^ejo. Nutri la fajron. Nutri la spiriton per altaj pensoj. Nutri sian amon per espero. Nutri esperon / malamon / c^agrenon. Lampo ricevas sian nutraj^on de la oleo. Supernutri motoron. La s^ipo ne plu obeas direktilon. Deziro ordonon ne obeas. Tuj post la drinkejo la vojeto oblikvis tra la kampoj. J^aluzo obsedis lin. Obskura intrigo. La veturiloj obstrukcis la avenuon. La trafiko obstrukcig^is. Obtuza kolero / doloro. Oceano da sablo / da verdaj^o. La libro odoras je traduko. Tio odoras perfidon. Oferi iom da pacienco al la afero. C^ia ombro de supozo. Ombro da libereco / da dubo / da potenco. Ondoj el sablo. Tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. La ondoj de fluganta virina hararo. Ondoj de flagranta flamo / torc^o. Varmegaj aeraj ondoj fluis tra la greno. Ondoj da promenantoj. Kuratako per ondoj. La unua ondo da tankoj / da bombaviadiloj. La fremdaj elementoj dronigis en siaj ondoj la antau^ajn log^antojn. Ondo da revoj / da simpatio / da entuziasmo / da prospero / da ekonomika deprimo / da malvarmo. Granda strikondo. Protestondoj. Ondas flamo. Ondanta Amaso. Ondis seninterrompe c^eno da veturiloj. La popolo en senordaj grupoj ondadis tien kaj reen. El centoj da gorg^oj ondasla konataj sonoj de la himno. En mia brusto ondas malkviete kurag^a entrepreno. Tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero. Tio ondig^is en la pensoj de A. Oreli ies vortojn. La fenestro restis orfa je siaj vitroj. Kus^i orfe sur la sablo (forlasite). Oscedantaj pordegoj / abismoj. Buboj padelis en la stratkanalon. Pafi sin for. Forpafig^i. Pafi per siaj ridantaj okuloj. Trapafadi la aeron (= fiaski). Pagu konfidon por lia amikeco. Pagi al iu malbonon por bono. Enskribi gravan pag^on en la historion. Pajla vidvino. Li estis pakita kun ok aliaj en la interno de pos^ta kales^o. Ni pakig^is en la vagonaro. Palaj oficialaj paroloj. Palaj jaroj. Doni nur palan bildon de io. La impreso kun la tempo palig^is. Palpi s^in per siaj okuloj. Palpi en mallumo. En palpebruma dau^ro. Palpebrumo da tempo. Palpebruma lumo de au^to. Sur la tablo palpebrumis lanterno. Papage ripeti / papagumi gurditan lecionon. Lumbildoj papilias sur la plafono. La levig^o de Nilo paralizis la mars^on de la Egiptaj fortoj. Paralizi c^iun vivon per semado de malpaco. La nesciado paralizas la fidon al... Paralizu la plej gravajn atakojn kontrau^ mi. Nur nenormalaj cirkonstancoj povus paralizi tiun tute naturan senton. Vi pas^tos mian popolon. Peki kontrau^ la logiko / la gramatiko / la vereco. Mia rigardo pendis je s^iaj lipoj. G^is tiam nia afero pendas en la aero. Iliaj g^emoj pendis en la venenita aero. Pendis sur li la tuta gloro. Grava dang^ero pendos super nia entrepreno. La suno pentris brilan strion sur la vasta akvaro. La luno pentris sur la g^ardenoj ombrojn de la piramidoj. Sur lia vizag^o estis pentrita la kutimo diri la veron. La verko pentras la homojn tiaj, kiaj ili devus esti. S^i pentris al si la estontecon en plej rozaj koloroj. S^i pepis kelkajn vortojn. Ec^ ne pepu! La pepaj krioj de la virinoj. Mi plorpepis kiel plendanta hirundo. Perdi ies favoron / influon / kurag^on / konfidon al iu. C^u liaj vortoj pereis vane? La konfido pereis. Neniam lia nomo pereos. Pereigi noblan planon. Lia vizag^o / lia memoro / liaj fortoj perfidis lin. Tio estas perloj de filozofio. Perla roso. Perlaj dentetoj de bebo. Perla c^ielo. La s^vito perlis sur lia frunto. El s^iaj okuloj perlas larmoj. Perligi sukeron. La cirkonstancoj tion permesis. La regularo permesas... La teorio malpermesas al mi uzi tiun vorton. La rimorsoj persekutis min. La pluvo persistas. La pasio persvadis min. Perturbita digestado. Se estus pesita mia c^agreno. Pesi la korojn / la pensojn. La farojn mi pesas per pesilo de mia furiozo. Pesante juste g^ojon kun doloro. Pesi la sekvojn de ago / la meritojn. Konfesite-pesite-forgesite. S^iaj petolaj haroj. Tiu argumento / lia vorto multe pezas. Kurbig^i sub la pezo de jaroj. Senti la pezon de c^iutagaj zorgoj. Doni multe da pezo al tiuj frazoj. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon. Peza bato de la sorto. Peza kolero. Pezaj frazoj / s^ercoj. Malpeza puno. Piaj deziroj (= senefikaj). Pia ruzo. Metu piedojn sur la kolojn de tiuj reg^oj. Metu gentojn sub niajn piedojn. Regali iun per la piedo (= piedbati). Piedo de tablo / de seg^o / de monto / de glaso / de pag^o. Piedbatinda stultulo. Iri manpiede. Pied-al-kape armita. Piedpus^e elpeli iun. Piga hundo / c^evalo / kato (= nigra-blanka). Vino pikas kiel vipuro. Frosto pikis la vizag^ojn. La suno pikas. Pikas al mi en la flanko. Mustardo pikas la langon. Tio pikas la okulojn. Krio pikis la reg^on, geamantoj sin pikas (= kvereletas). Min pikas la dubo. Pikita de envio / de la riproc^oj. Pikanta sau^co / novelo. Pikanteco de la situacio. La kokinoj pikas (= bekas). C^ielo trapikita de steloj. Herbo pinc^ata de anasoj. Pinc^i gitaron. Sukerpinc^ilo. Pinc^iloj de kankro. Sidi sur pingloj (= maltrankvile). Pintigi la orelojn (hundo). Pintigi la bus^on (signo de mals^ato). Pintigi la lipharojn. Piprita rakonto. Pisti pipron / salon / drogon / grenon. La manio de reformoj estis vera plago por nia lingvo. Pesto plagis la urbon. Li plagiatis Kalderonon. Sur la plag^oj de la c^ielo glitis la luno. Planti ideon en la kapo de infanoj. Li restis tie, plantita kiel paliso. S^i estas lia plej amata plantaj^o. Transplanti kolonion / minoritaton. Tiu superstic^o transplantig^is en la najbaran landon. Tiuj radikoj transplantig^is el la franca en la anglan vortaron. Plastike ion imagi / esprimi / priskribi. Plata esprimo / prozaj^o. Platigi sian nazon sur la fenestra vitro. Platona amo / admirado / decido. Gravaj argumentoj pledas por nia afero. Fabelo, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj / el kantoj de birdoj... Tiuj ideoj penetras tamen tra la densa plektaj^o de la homaj antau^jug^oj. Kunplekti inter la anoj fortikan ligilon de solidareco. Argumentoj traplektitaj per multo da lau^taj au^toritataj nomoj. Paroloj traplektitaj per diversaj citaj^oj. Tio plendos kontrau^ mi antau^ la jug^o. Plong^i en la problemon. Ploras la koro / la detruitaj domoj. Plugi malpiaj^on / la s^au^mantajn ondojn. La vento plugis grandajn sulkojn sur la akvo. Li priplukis sian onklon (= eltiris ruze monon). Pluki knabinon. Plumbaj pas^oj / nuboj. Pluvo da kisoj. C^iuj benoj pluvas sur ilin. Pluvas favoraj^oj / punoj / insultoj. Pluvigi batojn sur ies dorson. La poezieco de pejzag^o / de finig^anta amo / de la bildo. Plenega estis la pokalo de mia felic^o / de mia vivo. Lia spirito akiris nur supraj^an poluron. Poluri sian verkon. Li ne sufic^e poluras sian stilon. Li estas frotita kaj polurita (sperta). Nepolurita homo (nekultura). Dio polvigis lian potencon. Adampomo. Gorg^a pomo. Pomo de la okulo (= globo). Pomo de malkonkordo. En intensa bluo pompas la c^ielo. Transponti malfacilaj^ojn / malhelpaj^ojn. Super s^ia vivo kaj sorto portas sin ia sekreto. Grizaj nuboj portig^is en la aero. Muziko alportas al mi multe da plezuro. Vento sendita tondron reportas. Ang^elo postenas c^e tiuj, kiuj lin timas. La s^telistoj postenig^is post la muro. Li enpos^igis denove fiaskon. Li kapablas enpos^igi ilin c^iujn (superi ilin). Nebona afero enpotig^is. J^eti sur ies kapon plenboton da insultoj. Romanoj potencis la tutan Mediteraneon. Pozi kiel spritulo. Praktiki arton / sporton / medicinon / kiel kuracisto. Li prancis kiel c^evalo. La precipa rolo / motivo / punkto de la parolado. Esti facila predo por tiaj trompantoj. Predi cervon. La arboj kaj herbejoj predikas alvenon de la printempo. Esperanto predikas amon. Akvon prediki kaj brandon trinki. Premas min la laboro / la malric^eco / la malsano / zorgoj / ekonomika krizo. Dispremi popolojn. Malespero dispremis la patrinon. Elpremi almozon. Subpremi bezonon / sian pasion. Butonprema milito / fabriko. Aplau^doj premiis la majstran publikan lecionon. Preni banon / dus^on / bieron / garantion / subac^eton. Preni la dang^eron por s^erco. C^irkau^preni per unu rigardo la vastan horizonton. Forigu la prepucion de via koro. Preskau^a miraklo. Preventi militon. Prezidi super debatoj. La reg^o kaj mi procesas pri mia kapo. Produkti malamon / ideon. Profiti el ies malfelic^o / de ies boneco. La s^ipo profitas de ventoj. Profitigi sian sperton al iu / iun de sia sperto. Profunda penso / prudento / studo / erudicio / medito / spirito / senco. Profunde scii lingvon. Morti profundag^a. Vortoj venantaj el la profundo de la koro. Profundigi temon de meditado. Profundig^intaj okuloj. Profundig^i en siajn pensojn. Profundapensaj traktatoj. Enprofundig^i en libron. Malprofundaj vortoj. Profundmeti la c^apelon g^is la oreloj. Progresas brulo / mia afero / studado. Projekcii siajn ideojn en la venon. C^iuj sonoriloj proklamas la grandan pentotagon. La koko jam proklamis la noktomezon. Liaj okuloj proklamis justan jug^on. Kiam mi vin vidis en kaptilo, mia kapo komencis vive ludi en prologo (= prepara pripenso). La sekreto promenados sen fino. Lia cerbo iras promeni (= li estas frenezeta). Promenigi sian bus^on (tro babili). La trezoro multon promesis. La ekspozicio promesas grandan sukceson. La anoncitaj prelegoj promesas interesan pritraktadon de la temo. La kongreso promesis esti grandioza. La fruktoj proponis al s^i sian sukon. Li proprigis al si ec^ ridindaj^ojn de sia majstro. La versofarado ne prosperas al mi. Prostitui sian talenton. S^ia amo protektas min kontrau^ lia kolero. Kontrau^ tio c^i protestus la vivo mem. Kontrau^ tiu formo protestas mia lingva sento. La proverba fideleco de la hundoj. Provizi la gazetaron per informoj. Facila akirado de provizo da vortoj. Ric^a provizo da ideoj / pensoj. Posedi ion en la provizejo de sia menso. Provoki ribelon / atakon / malpacon / malbonon. Nia proza tempo. Kia proza vorto! Havi prozajn gustojn. La koro de sag^ulo prudentigas lian bus^on. Neg^e pudritaj kampoj. Regiono kvazau^ pudrita per diamanta polvo. Pufa jupo / maniko / vango. Konflikto c^iutage pufig^as. Ludi kun iu ludon de pugnoj. Pugna interdras^o. Pugnigi la manon. Pugnoknedi iun. Irigi la pulson de la monda societo. Vigla vivo pulsas en la urbo / en nia asocio. En li pulsas sentoj. Printempo pulsis tra la g^ardeno. Pulsanta trafiko. Tiuj misteroj pulvorigas la animon de la popolac^o. Elpumpi el iu la sekretojn. Meti la finan punkton al polemiko. Herbejo punktita de floroj. Jen la deirpunkto de mia aventuro. La maldensa arbaro kovras la teron kvazau^ aranea punto. Elegantulino, nura pupo. Kie vi s^telis la belan pupon / pupeton (= knabinon)? Farig^i nura pupo en la manoj de la politikistoj. Li estis g^is nun la pupilo de via okulo. Pura animo / konscienco / g^ojo. Purigi ies koron. Malpura potenco. Purpuraj nuboj. La krepusko purpurigis la c^ielon. Postulaj lipoj. Pus^i iun en la mondon / al la mizero / al peko. Pus^ata de la deziro vidi / e la entuziasmo / de la cirkonstancoj. Elpus^i la langon. Potenca pus^o antau^en. Furioza pus^o de pasio atakas. Ricevi pus^ojn de la patro (= batojn). La entrepreno pus^ig^is je malhelpoj. Koleraj vortoj pus^ig^is el lia s^au^manta bus^o. Putri en malliberejo. Ripozo putrigas. Mi putrigos la fieron. La nomo de la malpiuloj forputros. La morto rabis al li la infanon. La afero rabas la dormon. Malg^ojo rabas al li la felic^on. Vi volas rabi de mi la lastan konsolon. La infanoj ricevis la permeson prirabi la Kristnaskan arbon. Pala de rabio (=furiozo). Super la vizag^o de la patrino kuris radio de felic^o. Estingig^is s^ia lasta radio de espero. La koko radiis per rug^aj kaj verdaj plumoj. La du bluaj okuloj radiis al s^i. Radianta vesto / diademo. El la placo radias ses avenuoj. Pavoj kun etenditaj radiantaj vostoj. Radii de felic^o / de g^ojo / de beleco / de vigleco. Vizag^o radianta de amo. Radi(ant)a rideto. Lasi al iu nur radion de espero. S^ia vizag^o disradiis la bonvolemon. Lernejo disradiis la spiritan vivon. Priradii la problemon. La radiko de virtuloj ne s^ancelig^os. Vilag^eto, kies antikveco radikas en legenda tempo. Profunde radikanta inklino. Malbona kutimo facile enradikas. Elradikigi alkoholismon. Rafini sian stilon / la lingvon. Rafinita gusto / lukso. Tro rafinita rezono. Tre rafinitaj iroj sur s^aktabulo. Ekstrema rafinado de la pensoj. Tiaj movoj estas rafinaj^o super liaj kapabloj. Rajdi sur ies s^ultroj. Sorc^istinoj rajdas sur siaj migrobastonoj. Rajdigi sur siaj gnuoj infanon. Mih^alski vere raketas per rimoj kaj ritmoj. La ruinoj rakontas pri siaj vandalaj detruintoj. Klac^anta lango disrakontis c^ion. Sur la muro rampis sovag^aj vinberujoj. La rug^aj briloj de la fajro rampis sur la plafono. La vojo rampas sur la senarbaj suproj. La tempo rampas kiel vermo. Ne c^iam s^iaj pensoj rampis tiel malalte. Rampaj salutoj. Rampi antau^ potenculoj. Neau^deble elrampi el la lito. Li ne elrampis ankorau^ el la vindoj. Li perdis la vojon kaj tute ne povas elrampi el la arbaro. Ni neniam elrampus el la problemo. La inkubo de la superstic^o enrampas ec^ tra serura truo. Trovig^i c^e la rando de la ruino / de la morto / de abismo. Teni sian rangon (= vivi konforme al la decaj postuloj de sia rango). Kion koro portas, vizag^o raportas. La alau^do raspas. Raspa stilo / voc^o. Rasti sian hararon. La soldatoj c^irkau^baris kaj rastis la regionon. La polico rastis la kvartalon post la atenco. Malsag^aj feniciaj ratoj! La uzo de rau^poj ebligas la veturadon sur malebena au^ mola tereno c^e rau^pau^to, rau^pkamiono kaj rau^ptraktoro. Razilakraj dentoj. Redakti siajn pensojn. Redukti iun al silento / al mizero. Malkonsento reduktig^as al diskuto. Reflekti ion en la spegulo de sia imago. Reflekti la originalan tekston. La leg^oj reflektas la mezan moralan sintenon de unu jarcento pli frue. Regi sian eksciton / sian emocion / la situacion. Regali iun per kantoj / per novaj^oj / per batoj / per s^tonoj / per bastonoj / per frapoj kaj pinc^oj. S^i forregalis lin (= rifuzis edzig^proponon). Regimento de timuloj / de ratoj / de formikoj. La regno de la ombroj / de la morto / de la belo / de la c^ielo. La vendado de tiu artiklo konstante regresas. Lando kun regresanta naskokvanto. Super ni reg^as ia nes^ang^ebla fatalo. Tie la akvoj reg^as. Reg^is plena mallumo. Faro farinton rekomendas. Doni reliefon al sia stilo. Vi ne bezonas reliefigi la rimojn. Reliefigi la rolon. Tiu stranga moro estas relikvo el la antau^kristana tempo. Remburita verko. Per stranga renkontig^o de cirkonstancoj. Li renversas la plej fundamentajn principojn. Tio c^i renversas tre vastig^intan opinion. Renversi la tutan s^taton. Respondi la pordon / la telefonon / la s^ipon (per salvo). Tia decido ne respondas al la situacio. Restau^ri la dinastion. Reto de la vejnoj / de atomoj en kristalo / da intrigoj. Vi enretig^is per la vortoj de via bus^o. Iom retus^i la s^ultrojn de la kostumo. Ric^a je scio kaj sperto / je industrioj. G^ardeno ric^as je fruktoj. S^iaj okuloj petoleme ridas. La rivero ridis sub la suno. Ridanta pejzag^o. Ridetantaj montaroj. La vilag^o rigardas trans la lago al la montvojo. Fenestro rigardanta al la korto. Tra la pordo rigardis internen la stelplena c^ielo. Rigida stilo / koncepto / karaktero. G^is lia mano lacig^is kaj alrigidig^is al la glavo. En liaj okuloj rikanis la plej kolera morto. Rikolti suferon / sendankecon / grandan aplau^don. La rikolto de prudento / da miskomprenoj. Bone rimitaj g^emoj. Promeso rimig^as kun forgeso. La bordo ringas la lagon. Ringig^is liaj haroj. Ripo de librodorso / de violono / de pluvombrelo / de sulko / de melono. Ripari perdon / eraron / mankon / forgeson / reputacion. Lia kapo ripozis sur s^ia brusto. S^i lasis ripozi sian manon sur lia s^ultro. En la koro de sag^ulo ripozas sag^o. La lando ripozis dum 80 jaroj (= en paco). Lasi mas^inon ripozi. Sub la palmoj ripozas la restaj^oj de via edzino. Tiu promenado ripozigos vian cerbon kaj viajn nervojn. La ritoj de gastigado. Nuptaj ritoj. Ritmi sian penson. Ritmitaj g^emoj. Rivero de larmoj / da lumo / da varmego / da konjako. Lia vivo estis vera romano. La romano de la Tero estas la plej rimarkinda el c^iuj. Rompi lancon kun iu (= polemiki). Rompi panon kun iu (= ekrilati pace). Rompi la glacion (=malaperigi la g^enon). Rompi la malamikan fronton. Rompi la malamikojn. Rompi la bankon (c^e ludo). S^i rompis mian koron. Emocio rompis lian voc^on. Rompi al si la kapon (= cerbumi). Rompi ies spiriton / kurag^on. Rompi sian promeson / sian vorton / kontrakton / negocon / la leg^on / la sabaton / la silenton / la ekvilibron / la monotonecon / la pacon / la sorc^on / sian feston / strikon / ies obstinon / indiferentecon / rekordon. Rompi kun sia amatino. Rompi kun la g^eneralaj kutimoj. Rompig^is lia koro. C^e tiuj vortoj rompig^is s^ia voc^o. Nenie rompig^as la kontinueco. Rompita linio / arko. Tiu artikolo disrompis la indiferentecon de la publiko. Liaj bonaj intencoj disrompig^is kontrau^ tia senkonfido. S^au^mo elrompig^is el la frakasita botelo. S^ia tus^iteco elrompig^is per lau^ta plorado. Interrompi ies vortojn / sian ripozon / siajn feriojn / sian konversacion / korespondadon / iun. La unua radio de la suno trarompis la nubon. Kaprompaj devoj. Kolrompa laboro. Krac^i en la riveron por fari rondojn. C^iam c^arma ronda bus^eto. Rondo de liaj pensoj. Rondaj vangoj (= sen kavoj). Rondaj s^ultroj (= konveksaj c^e la malantau^o). Ronda periodo (= facile fluanta). En s^ia korsaj^o nestis g^emela rondaj^o. Rondiri siajn frazojn. Famoj komencis rondiri. Okuloj tute rondaj pro miro. La veng^o rong^is lian koron. La c^evalo nervoze ronkis. La cervo ekronkis sentante la homan odoron. Beleco de c^evala ronkado. Tero rostita de la suno. Sin rosti sur la plag^o. Varmege c^i tie rostas la suno. Roto da perdrikoj / da sovag^aj cignoj. La novico okupas c^iujn postenojn en rotacio (sinsekvo). Rotacio de kulturoj (por eviti elc^erpi la grundon). S^iru la rozojn de la vivo (= plezurojn). Rozaj vangoj / lipoj / pensoj. Vidi la vivon kun la rozaj koloroj. Tuta rozario de rememoraj^oj / de insultoj. Tiuj ritoj kaj ceremonioj estas neesenca rubo. Liberigi la vojon el la rubo de la superstic^oj. Ruinoj de imperio / de la naciismoj / de granda homo. Ruinigi la aferon / ies sanon / fortojn / honoron / nervojn / au^toritaton. Plena financa ruinig^o. Ruladi la okulojn. La maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon. La vento rulas la nebulon / la kamenfumon. Ruli versojn (= sonigi). Sub la rulanta krakego (= tondro). Rado de doloro kaj de g^ojo en mia koro rulig^as. Nuboj da fumo elrulig^is el la fenestroj de la brulanta domo. S^uldo ne rust(ig^)as. Malnova amo ne rust(ig^)as. Saboti ies iniciaton. C^iuflanke sagis s^ercoj. Salitaj prezoj (= tre altaj). Sensala s^erco. Tiu libro estis vera salato el klarigoj, konsiloj, versoj, s^ercoj. Fajreroj saltas c^irkau^en. La ondoj saltis furioze sur la krutaj^on. Salti per la rigardo de la unuaj linioj al la subskribo. Salti el unua al deka. La konversacio saltis de unu temo al alia. Mi saltis trans la pag^ojn de priskribo. La nombro de kongresanoj saltis de 300 g^is 800. La gradoj de varmo saltis de 8 g^is 25. La naturo ne faras saltojn. Fari salton en la historio. Saltadi c^irkau^ afero kiel blovata neg^ero. Dissaltos la obstinaj baroj. Dissaltigi la malnovajn katenojn de la spirito. Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas. Fajrero elsaltas. Iafoje ec^ versetoj elsaltas (el la cerbo). Transsalti tutajn liniojn (legante). La okuloj de la knabineto transsaltis jen sur la lumitan profundon de la kameno. Sanaj spiritaj kapabloj. Sana afero. Sanaj financoj. Sana situacio. Malsana je amo / je hejmosopiro. Pro tio g^uste sangas mia koro. Ili ploris per sangaj larmoj. Sapumi la okulojn (= severe riproc^i). Sapei la reg^imon / ies au^toritaton. Elsarki la preserarojn el kompostaj^o. Sata de vivi (de plezuro) je volupto. Promeso ne satigas. Satigi siajn instinktojn. La Eternulo satigos vian animon. Liaj okuloj ne povis satig^i je la vidado. Satig^inta de la vivo. Okulo malsatas. Nesatigebla sciavido. Esti supersatigita je io. La satelitaj s^tatoj / urboj. Satena papero / hau^to (= glata). Atmosfero saturita de intergenta malpaco. Lando saturita de troo da vivo. La tuta letero estas saturita de vera kristana sento. Ni estas supersaturitaj de nudaj^oj en la filmoj. La artikoloj devas esti preparitaj kun certa sau^co. Longa konsidero savas de sufero. Sava helpo. S^i penis forsavi sin de la malagrabla konversacio. Foriri de la sceno. La edzino faris scenon al la edzo. La scenejo de la militaj / flotaj operacioj. Li enscenigis al vi belan surprizon. Seka parolado. Kelkaj sekaj datoj el mia biografio. Sekaj partiaj celoj (sen g^enerala ntereso). Seka artikolo / rakonto / stilo. Sekaj statistikoj. Tio prezentas nur sekan temon por filmo. Seka tono. Seka akcepto de vizitantoj. Seka humuro. Mallonga seka rido. Seke teoria logikeco. Mia forto elsekig^is. La sekreto de la bonfarto / de la sukceso / de la felic^o / de la versarto. Pri kio via venta kapo sekretas? Mi petis vin prisekreti mian leteron. Sekvi iun per la okuloj / per la rigardo / per la penso. C^iu sekvas la malfacilan bataladon (per la okuloj). Sekvi vojon / konsilon / ekzemplon / kutimon / metodon / principon. Sekvi sian nazon (= agi lau^ instinkto). Elseligi iun. Kiu semas venton, rikoltas fulmotondron. Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon. Semi teruron en la urbo. Semi malkonfidon en ies animon. Ili plu semos inter ni malpacon. Semadi intrigojn kaj anarkion. Nigraj semantoj de la kalumnio. Golfo semita per multaj insuloj. Scienco havas semon enuan, sed frukton bong^uan. Ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj. Semado de malpaco. La semitaj^o de miaj pekoj. Oazoj dissemitaj en la dezerto. De c^i tiuj dissemig^is la insuloj da popoloj en siaj landoj. S^i prisemas la tutan domon per siaj aferoj. Prisemi ies vojon per floroj. Drapo prisemita per malgrandaj rug^aj kusenetoj. Vizag^o prisemita per rug^aj ulceroj. Sendi al iu s^tonon per j^etilo. Li sendis kuglon al la forkuranto. La suno sendas siajn radiojn. Sendi al iu akran rigardon. Sendi al iu per la fingroj multe da kisoj. Sendi la okulojn ien. Sendi sur iun malbonon. Sendi peston / plagon / frapon. La nuboj elsendas pluvon al la tero. Li ne havas senson por humuro. Sensa delikateco / obruzeco. Sensi fetoron / malvarmon / sonalteco. Serc^i ion per okuloj. La rivero serpentas sur la herbejo. La vojo serpentis inter ridetantaj montetoj. Serpentumantaj soldatoj. Severa vintro / klimato / vetero / malvarmo. Severa atako de podagro. Severa batalo. Severa beleco / arkitekturo. La vento siblas en la kamentubon. Siblantaj sagoj. La vortoj siblis en la bus^o. La klac^ado siblis tra c^iuj domoj, stratoj kaj stratetoj. Siblo de j^etita s^tono. Siblado de kugloj. La vortoj flugas, sed la pensoj sidas. Kiel solece sidas la urbo! Malsag^eco forte sidas en lia koro. En kandelingo sidis brulanta kandelo. La s^losilo sidas en la pordo. C^apo sidis sur lia kapo. La verda stelo sidas sur nia brusto. La cindro sidis ankau^ en lia barbo. En s^erco kaj ludo ofte sidas aludo. En unueco ofte sidas nia forto. La vesto / mantelo / c^apo bonege sidas al vi. Sidac^i en mizera ofico. Sidanta folio. Tio sidas sur mia lango-pinto. Almozpetantoj sieg^is nian pordon. Dang^ero sieg^as. Kaina sigelo sur la frunto. Sur c^io kus^is la sigelo de malric^eco. Tiuj detaloj portas la sigelon de la vero. Vi estas sigelo de perfekteco. La sigelo de la amo. Li sigelis sian kredon per sia sango. La morto sigelis s^in por si. Esti sigelita por la damniteco. Tiu afero sigelis nian amikecon. De tiam s^ia sorto estis sigelita. La dormo sigelis s^iajn palpebrojn. Miaj lipoj estas sigelitaj. Tio estas por mi sigelita libro. Tia obstino kaj senkritiko signas nesciencan spiritostaton. Tiu decido signas gravan antau^enpas^on de nia movado. Dum la tuta striko la fabrikoj silentis. La rajto silentas. Kontrau^ nehavo ec^ jug^o silentas. Antau^ tiu granda nacia verko silentas c^iuj internaj malpacoj kj kvereloj. Niaj personaj gustoj devas absolute silenti. La mas^ino silentig^is. Silentigi kritikon. Mi faris mian vizag^on kiel siliko (= hardita). Silka hau^to. Silkaj flataj^oj. Mallerte simii nobelan sintenon. Simieska rikano. La borso montras simptomojn de deprimo. En la sino de nia familio / eklezio / de la estonteco. La sinuoj de la cerbaj hemisferoj. Sinuaj fendoj / linioj. La akvoflueto sinuis inter la floroj. La atakita virino eksirenis. Sirena kanto. S^iaj siropaj paroloj. Entrepreni sizifan laboron. Skabia emo al denuncado. Plani filantropion / friponaj^ojn en granda skalo. La naturo mem kreis la skeleton de la socia organizo de c^i tiu lando. Skeletaj almozuloj. Skeleta armeo (= mankas soldatoj). Skeleta romano / parolado. Skermi per vortoj. Per kelkaj vortoj skizi la biografion / la historion de iu. J^eti sur paperon skizon de teorio / plano. Sklavo de sia pasio / de sia vorto. Sklava edzo. La kontrakto min sklavigas. Tiaj homoj estas la skorio de la moderna civilizo. G^i simple skrapas la orelojn. Skrapi violonon. Skrapi la plankon per la piedoj (por protesti kontrau^ la parolanto). Branc^oj skrapas sur la fenestron de la au^to. Enskribu en vian memoron / en vian koron. Esti bone enskribita c^e iu (= g^ui ies favoron). Per tio s^i estis iom skuita en siaj revoj. La febro lin skuas. Ebrieco skuas liajn fingrojn. Ne skuu mian animon. Tiu novaj^o evidente lin skuis. La krizo skuis la ekonomion. Skuu vin! (ekagu!) Skuig^i de ridego / de febro / de frosto. Deskui bridojn. Forskui la jugon (sin liberigi). Forskui de si iun penson / c^agrenon / c^iujn ambiciojn. Neskuebla fido. Viro bone skulptita. Rokoj sklptitaj de ventoj kaj pluvoj. Skulptindaj formoj de virino. Skurg^i ies opinion. La sobra stilo de Swift. Sobra arkitektura dekoracio. Sobra kritikisto / jug^isto. Malsobra polemiko. La tero soifas. Soifi veng^on / ripozon / Dion / justecon / sangon. Soifo por au^skultado / je la vortoj de la evangelio / al la scienco. La pluvo malsoifigis la teron. C^e la sojlo de la jaro / de la vintro / de la maljuneco / de la dezerto. Stari sur la sojlo (= esti tuj okazonta). Sojlo de senseblo / de au^deblo. Solena vizag^o. Solena silento de katedralo. Mi havas solidajn motivojn / argumentojn. Havigi al iu solidan vipadon. Solida kaj serioza homo. Havi solidan spiriton. Homo de solida ag^o. La solida horlog^o iris bone lau^ la minuto. Povi solidigi frivolan karakteron. Solvi enigmon / malhelpaj^on / konflikton / disputon / intrigon. La enigmo facile solvig^is. La fantomoj dissolvig^is en nebulon. La sorc^o dissolvig^is. Strange sonas tiuj pardonpetoj. Tiu c^i via klarigo sonas konfuze. Jen kio sonas fremde sur viaj lipoj. Tio sonas kiel fabelo. En lia voc^o sonis kvazau^ malkontenteco. La impresoj de tiu tago ankorau^ resonas en mia animo. Ankorau^ resonis ne c^esinta gloro. La tuta lando resonas de tiuj parlamentaj diskutoj. En liaj oreloj resonas. Liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj. Sondi la opinion de la francaj gazetoj. Mi spionas kaj sondas c^e la kortego. Nesondebla nesciado. Trasong^i sian tutan vivon. C^iu tago vane trasong^ita. En la palacoj sonoras luksaj festenoj. La entreprenon antau^ c^io pereigis sonoraj kau^zoj (= mono). Al c^iuj eksonoras ambau^ iliaj oreloj. Elsonorigi ion antau^ la tuta mondo. Sorbi ies parolojn (= avide au^skulti). C^iuj animoj sorbis la murmureton de la sanktaj vortoj. La sorbado de la lumo fare de nigraj korpoj. Tero sorbita de sango. Ensorbi c^iujn konkurantajn kompaniojn. Ensorbi en sin c^iam pli da homoj. Esperanto devas konstante ensorbi novajn sukojn. Ili rapide ensorbig^is en la amason de la log^antaro. Sorc^i c^iujn per sia rideto / elokventeco. Grandaj sorc^e ridetantaj okuloj. Mirindan mondon da tonoj ili elsorc^is el sia instrumento. Iliaj c^armaj trajtoj de la vizag^o strange ensorc^as niajn korojn. Dolc^e ensorc^anta voc^o. Li estis ensorc^ita de tiu mirinda apero. Sovag^a persekuto / veng^o / bato / buc^ado / kritikado / krio. Hitlerismo sovag^is tra la tuta Eu^ropo. La elementoj ekstere sovag^as. Spasme s^prucas gajeco. Li vere estas kurioza specimeno de homo. Reflekti en la spegulo de sia imago. S^iaj okuloj spegulis s^ian animon. Lia vizag^o spegulas sanon. Tiuj vortoj klare spegulas la animstaton de la partoprenintoj. Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio. Tiu traduko ne spegulas fidele la originalan tekston. Lia animo spegulig^as en c^iuj tiuj leteroj. Spekti surstratan demokracion / akcidenton. Tiuj kvar infanoj formis c^arman spektaklon. Ebria virino estas abomeninda spektaklo. Larg^a spektro de turismaj ebloj. Tio estas vana elspezo de energio kaj tempo. Spiva esprimo. Spicaj versoj. Tiu c^i kontrau^batalo spicos al mi la volupton. Longaj konversacioj spicitaj de bonhumoro kaj s^ercoj. La sablo elspiris ardantan varmegon. La ebriigaj bonodoroj elspirataj de la g^ardeno. C^io elspiris la saman gajecon. La libro elspiras malamon. Li elspiris mensogojn. La spiralo de la salajroj kaj prozoj en inflacia proceso. La fumo spiralis el la malalta kameno. Spiti la uraganon. Amason ne spitu. C^iujn siajn malamikojn li forspitas (ironie forpermesas). Spit! (= kurag^u provi tion!). Rapide la protesanta movado dissplitig^is en mil sektojn. Mars^i sur la spongeca musko. Mi estas preta forspongi la pasintaj^on. La progresoj spronas la lernantojn. Spronantaj vortoj. Jam c^ie sprosas la naturo. Sputi insultojn al iu. Fumtubo sputas fumon. Stabila paco. Stabila politiko. Dornoj stampas per vundoj nian bruston. Stampi ion en sia memoro. Ilia propagando estas stampita per bonega organizado kaj metodo. S^ia delikateco kaj s^ia kostumo stampis s^in per profunda disonanco kun la fono. Lia tuta politiko portas la stampon de perfido kaj mensogo. Stari forte kontrau^ c^iuj forlogoj. Firme stari c^e siaj postuloj. Per justeco staras fortike la trono. Nia afero nun staras forte. Staras la morto jam en la korto. Malfacila problemo staras antau^ ni. Filma stelulino. Stelitaj okuloj. Asterstelita montdeklivo. La ventego sternis la grenon (= terenbatis). La suno sternas radiojn siajn en la malluma aleo. Arg^enta nokto sternis sian kovrilon super la tero. Miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardado. Polvo sin sternis. Kampoj senlimaj sin sternis g^is la horizonto. De la supro de la monteto sin sternis antau^ ni eksterordinara pejzag^o. Blanka neg^a sternaj^o. Kus^i dissternite. Stompi la tro realsmajn detalojn. Stompitaj rememoroj (stompi = malklarigi konturojn de desegno). La stoplejo de liaj longe nerazitaj vangoj. Straba rigardo (malica). Strabe rigardi la ric^aj^ojn de la najbaro. Strec^i la orelojn / la okulojn / siajn fortojn / la rigardon / la atenton / sian memoron / siajn pensojn / la kurag^on. Teni la okulojn en strec^o. La haroj strec^ig^as (de teruro). Strec^ig^i el la hau^to (= pro subita surprizego). Strec^ita mars^o / laboro / atendo / febra penegado. Strec^itaj diplomatiaj rilatoj. La strec^iteco de la politika situacio. Fulmoj strekis la nigran c^ielon. Nuboj da anasoj strekis grandan rondon. C^iujn liajn penojn unu sola momento forstrekis. La tero estis trastrekita per longaj nealtaj muroj. Struta politiko. Strute fermi la okulojn antau^ la faktoj. Stumbli pri la datoj. Mi c^iam stumblas c^e tiu silabo. Suc^u kaj satig^u el la brusto de g^iaj konsoloj. Suc^u kaj g^uu la abundon de g^ia gloro. Suc^i sian pipon. La radioj elsuc^is la grundon. La maljuneco elsuc^is liajn fortojn. Li scias elsuc^i la cerbon de siaj subalternuloj. Malbona ekonomia sistemo elsuc^as la landon. Log^antaro elsuc^ita de la impostoj / de la militaj tributoj. Elsuc^i monon el iu. Li imitadis kristanajn morojn kaj ensuc^is liberspiritan manieron de pensado. Infanag^e ensuc^ebla religio. Suferi je absoluta manko de singardo. Suferi je homaj difektoj / malperfektaj^oj. Nia komerco tre suferas de tia situacio. La internaciaj rilatoj suferas pro la multeco de lingvoj. De tio via reputacio povas suferi. Suferi grandajn perdojn / atakon / malestimon / c^iujn kapricojn de la sorto / tiranecon. La popolo suferas grandan mizeron / pezan premadon. Ankau^ diablo tondron suferos. Tiu regulo ne suferas esceptojn. La konferenco suferis interrompon (= estis interrompita). Tertremo multe suferigis la insulon. Tiu malfruig^o suferigis al la s^ipo s^tormon. Suferigi al iu grandajn perdojn. Suferiga tago. La granda s^ipo dum la nokto trasuferis la malbonan retenon. Suflori al kamarado lian lecionon. Li sufloris al s^i bonan senkulpigon. La varmego sufokis nin sur la nuda vojo. Suferoj / superstic^oj sufokas. Vilag^anoj sufokataj de la impostoj. Sufoki sonon / voc^on / ridon / rememoron / sian koleron / la indignon en sia koro. Tiuj sag^aj konsideroj ne povis sufoki la turmentantan maltrankvilon en lia koro. Tio subpremas kaj sufokas c^iun iniciaton. Sufoki skandalon / ribelon. Sufoka aero / varmo / timo. Sufokig^i de kolero / de ridego. Sugesti al iu denuncon de amiko. Bona muziko sugestas la sentojn validajn de la au^toro. Vorto sugestanta alian. Tiu statuo sugestas la movon. Tiu libreto entenas la sukon de la doktrino. La suko de la juneco. Suka libro. Sensuka tero. Sensukig^intaj lipoj. La vento plugas sur la rivero grandajn sulkojn. Ni rigardis melankolie la sulkon de nia s^ipo. La boato brave sulkis la ondojn. Li sulkis la frunton. Liaj brovoj sulkig^is / malsulkig^is. Li trasulkis la lagon / la marojn. La plejmulto trenig^as en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj. La vojsulko de la rutino. La magra sumo de c^iuj liaj penoj. La sumo de la bonoj kaj malbonoj. Supera benzino / inteligento / merito. Esti supera al la provoj de subac^eto / al la tentoj / al sia sorto / al malfelic^o. La lacig^o superis la eksciton. Esti surda al la muziko / al la vort-harmonio / al ies peto. La surda neceseco. Al miaj g^emoj sur per surdaj tonoj respondas la ondegoj. Interrompis surde la princo. Surda malamo. Surdigi bruon. Suverena lerteco / rimedo. Kun suverena malestimo (ironie). Svarmas infanoj surstrate / c^iuspecaj gazetoj / malregulaj^oj en la naciaj lingvoj / la steloj en la c^ielo / la rememoroj. La nebulo svenis c^e la sunlevig^o. La c^armo de la originalo ne svenas en c^i tiu traduko. La sveno de la lastaj notoj de la muziko en la nokto. Svingi la pugnon. Sag^o svingas la langon. Puno svingas pekon. Svingado de s^ipo sur ankro. Junuloj kaj knabinoj svingig^as en danco. La boato svingig^is c^irkau^ sia ligos^nuro. Tio estas nur svingig^oj kaj movig^oj de la nervoj. Eksvingeti la fingron (admone). Elsvingigi sian piedon el la truo. Ribelo deziri elsvingigi el la jugo sian kolon. Labori s^ablone. S^ablonaj dirmanieroj / epitetoj. Kun s^afa mildeco. Rigardi kun s^afaj okuloj. S^afe sekvi iun. S^akale ataki iun. La tempesto s^ancelis la maljunan kverkon. La turo estis s^ancelata de tiu senc^esa bombardado. Viaj diboc^oj s^ancelis vian au^toritaton. Forte s^ancelita en sia kredo. S^ancelig^ema politikisto. Nes^anc^ebla decido. Letero s^arg^ita per pompo. Kamparano s^arg^ita je jaroj. S^arg^i tablon per pladoj / breton per libroj. Stomako s^arg^ita de mang^oj. Senutile s^arg^i sian memoron per faktoj. S^arg^ita heredeco. S^arg^i iun per peto / per miaj komisioj. Tro alta postulo ac^etanton ne s^arg^as. S^arg^i sian popolon per pezaj impostoj. Supers^arg^ita per laboro / per s^uldoj. La ondoj s^au^mis kontrau^ la rokoj. S^au^mi pro furiozo. La vivg^ojo s^au^mis en la templo. C^ie la vivo s^au^mas. Niaj klopodoj vane diss^au^mig^is. El la reciproke kontrau^diraj raportoj estas malfacile els^eligi la veron. Li s^imis en senaktiveco kaj enuo. Ni s^iris c^iujn rilatojn kun li. S^i eligis s^irantan krion. S^irig^is lia pensfadeno. De tiu grandioza spektaklo mi ne povis des^iri miajn okulojn. La fadeno de rememoroj dess^irig^is. Els^iri iun el la dormo. Terura krio els^irig^is el mil brustoj. Pensoj s^lositaj en la brusto. Jen s^losilo de la mistero / de la enigmo / de la matematika problemo. S^losila industrio. La koto s^macis sub la piedoj. Dolc^e s^miri al iu la lipojn (= belaj promesoj). S^miri ies manon (per subac^eto). La falsa s^miro kovros la makulon. Tenos lin s^nuroj de liaj pekoj. Els^ovi demandon. Mensogo sin els^ovis. Unu refutita malg^ustaj^o baldau^ els^ovus dek aliajn. Fors^ovi okazon. C^i tiuj bildoj preters^ovig^is antau^ s^ia animo. La malnovaj historioj tras^ovig^is tra la menso al s^i. Bona generalo s^paras siajn soldatojn. S^paru viajn fortojn. S^paru belan vorton por la amato. S^pari nek penon ne admonon. Oni ne s^paris al la la aplau^dojn. Tempos^paranta skribanto. S^pari al iu tiun sortobaton. S^pari al iu pensadon. Mals^pari vortojn / la vivon. S^pini planojn en sia kapo. S^ia bus^o s^pinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto. La kato s^pinas. Rau^po s^pinas silkojn. El tiuj vortoj s^pinig^is longa vico da oraj revoj. Larmoj s^prucis el liaj okuloj. Fajreroj s^prucis el g^i. C^ie s^prucas fres^a forto kaj nova vivo. G^ojo s^prucas el c^iuj okuloj. Spasme s^prucanta gajeco. Tia poezio fonte s^prucas. S^pruca sprito. S^prucigu morton el viaj okuloj. La tero s^rumpis sub la flugmas^ino en pilkon. Miaj enspezoj / revoj s^rumpis. S^talaj muskoloj / nervoj. S^talaj okuloj (= s^talkoloraj). S^tala stomako (= malmola, sensenta). S^tala energio. Li nun als^telig^as denove el alia flanko. Senbrue li els^telig^as el la salono. Perfidulo ens^telig^is en niajn vicojn. En la ekzemplon de kalkulado ens^telig^is malg^usta nombro. Kun printempo ens^telig^as nova espero en la homoj / en la korojn. Li simple fors^telig^is. La s^tofo, el kiu estas farataj la song^oj. Ili dormis s^tonan dormon. Tiu novaj^o lin s^tonigis. Li s^tonig^is de mirego. Oni metis la s^tonig^intan malvivulon en la c^erkon. S^topitaj stratoj / pontoj. S^topi sian orelon kontrau^ kriado de malric^ulo. Tiu deziro s^topis la voc^on en s^ia brusto. S^topi al si la pos^ojn (per mono). S^topi al si la stomakon. Dika libro s^topita per statistikoj. Lia deklaro levis s^tormon da protestoj. S^torma indigno. La strikoj s^tormis en la minregiono. La vento / maro s^tormas. S^tupo post s^tupo li atingis la rangon de unua ministro. Atingi la plej altan s^tupon de civilizo. Enkonduki reformojn s^tupo kaj malrapide. Montoj s^tupare levig^antaj g^is la horizonto. La afiksoj prezentas kvazau^ inters^tupon inter gramatiko kaj vortaro. S^uldi grandan dankon al iu. S^uldi al iu sian vivon / sian honoron / sian g^ojon. Ni s^uldas al Neu^tono la principon de la graviteco. Nur al sia malklareco s^i s^uldis siajn malsukcesojn. Egiptujo s^uldas al Nilo sian prosperon. Vi postulis, ke mi blinde s^uldigu min per kontrakto por c^iam. Per tia servo vi s^uldigos min senlime. S^uti komplimentojn al la au^toro. La amaso diss^utig^is kaj kuras en diversajn flankojn. Supers^uti iun per donacoj / favoroj. La kajo estis supers^utita de atendantoj. Mi estis supers^utita de laboro / per korespondaj^oj. La polico estas supers^utita per plendoj. Belaj knabinoj, graciaj kaj flugetantaj, s^vebis dancante tien kaj reen, S^vebas en la aero ebriiga odoro de siringoj. Kanzonoj s^vebis tra la silenta arbaro. Tiu vizag^o en la rememoro ankorau^ s^vebas antau^ mia animo. Ideo s^vebanta en la aero. Tio jam s^vebis al ili sur la lango. Dum du tagoj li s^vebis inter vivo kaj morto. La proceso ankorau^ s^vebas. Super ni s^vebas la hazardo. Strangaj famoj s^vebas en la internacia atmosfero. S^vebado inter la dubo kaj decido. Revoj de la pasintaj tempoj c^irkau^s^vebas min. En la g^ardeno preters^vebis juna knabino. Tras^vebis antau^ s^i aperaj^o. Mia vizag^o s^velis de plorado. S^velinta rivero. Li s^velis de fiero. La bruo de la kanonado s^velis. La c^iam pli s^velanta produktado de au^tomobiloj. S^velaj veloj de fregato. Mia s^vela koro. Tro s^velaj paroloj. Nubaj s^velaj^oj. Favora vento s^veligis la velon. Artifike s^veligitaj prezoj. Ni ne tro s^veligu nian vorttrezoron. La kanto s^veligis la bruston de la birdo. La ventkoko s^vitas per verdigro. La pinoj s^vitis per rezino. La muroj s^vitas de malsekeco. Sange s^viti super tasko. S^vite farita verko. S^vitiga problemo / entrepreno. Malsekeco els^vitas el c^iuj muroj de tiu domo. Skribu ilin sur la tabelo de via koro. La spirito de infano estas glata tabelo. La seksaj tabuoj. Tabua temo / vorto. Kapti tiun tabulon de savo. Subite komencis iom tagig^i en lia animo. La koro vane serc^as eskapon de la minaca sanga tajdo. Ili ne povos reteni la tajdon de homa progreso. Belecon taksas ne okulo, sed koro. Malestime ignorante la talpan laboradon de ambau^ sinjoroj. C^entamburo. Fadentamburo. Kablotamburo. Benzintamburo. La vento tamburis sur la krevintaj vitroj. Nerve tamburi per fingroj sur la tablo. Tani al iu la hau^ton (lin bati). Tandeme jungitaj c^evaloj. Tandeme arang^itaj motoroj. La s^ipo tangas ricevante la ondojn de antau^e kaj de poste. La insekto tang^is la supraj^on de lageto (= apenau^ tus^etis). Tantaliga felic^o / sukceso (s^ajne facile akirebla). La fasado de la domo estis tapetita per vinberujo. La tero estis tapis^ita de floroj. Herbo tapis^is la pejzag^on. La policanoj iom tau^zis la kaptitan s^teliston. Li alvenis kun la mieno tau^zita de teruro. La glacia tavolo da antau^jug^oj de la mondo estas rompita. La diversaj tavoloj de la socio. Teatra patoso / tono / gesto / maniero. Tegmentita litero (= supersignita). Teksi mensogojn / ruzojn / planojn. Teksi araneaj^ojn. Teksaj^o el malveroj. La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto. La historio estas trateksita de multaj katastrofoj. Telegrafa stilo. Telegrafe sciigi (= koncize). Teleskopa tripiedo / fis^kano / anteno (=ens^ovebla). Tempas mang^i kaj trinki. Tempas diri al vi la veron. Altempigi sian respondon. Eltempig^intaj opinioj. Tempesto da protestoj. La angoro mug^as kaj tempestas. Teni iun per fera mano. Teni la fadenon de la intrigoj. Teni sian promeson. Teni vortojn en sia memoro. Obstine teni sian opinion. Teni fidelecon al iu. Tenu forte la instruon. Teni la vorton. Virinaj tentaj^oj. La rivereto tentis niajn soifajn gorg^ojn. Tentaj perspektivoj. Li estas teruro de la regiono / de la lernantoj. Song^o teruras. De unu generacio al la alia estis testamentita la respekto al tiu homo. Bona famo sin trenas testude. Tigo de s^losilo / de bolto / de s^rau^bo / de tranc^ilo / de botelo. Legi veron per okuloj sur tigoj. Tigrostria kato. La odoro de rostaj^o tiklis c^ies nazojn. Tikli ies vantecon / humursenton. C^u vin tiklas gloro kaj honoro? Priskribi ion en plej tiklaj manieroj. Tiklaj aferoj. Tikla punkto / demando. Tiklado de ies orgojlo. S^i povas iom tinti sur fortepiano. Tinti sur gitaro. Au^dig^is tintado de glavoj. Tintado de la marteloj sur la amboso. Tintigi monerojn / la glasojn / la rimojn. Tiri iun el embarasoj. Tiri iun en tenton. Tiri oleon el olivoj. Tiri vinon el barelo. Tiri sangon el vejno. Tiri larmojn al iu el la okuloj. Tiri profiton / utilojn / instruon / konkludon / konsekvencon. La suno tiras la malsekecon el la grundo. Tiri profundan spiron. Pipo / kamentubo tiras (mal)bone. Tiri tonon. Tiri la aferon longa. Tirata voc^o / mug^ado. Tiri strekon / cirklon / paralelon. Tia afero tiras malagrablajn sekvojn post si. La vorto tiras kun si malplac^ajn ideojn. Kun si la reg^o tiras la sorton de c^iuj. Revenante el la teda laboro, li tiris sin sur la kruta vojo. Mia krimo al la c^ielo sin tiras per vaporo malodora. La historio tiras sin tra milionoj da jaroj. La fino de la rakonto iom sin tiras.Malklare sin tiri al ia revo. Eltrinki per unu tiro. Senti stomakan tiron. Lau^larg^e de la herbejo tirig^is larg^a kanalo. Nur unu fadeno tirig^is tra c^iuj s^iaj pensoj. Blua fumo de pulvo tirig^is kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj. Altiri c^ies atenton / rigardojn / g^eneralan intereson. Sole la scivolemo altiris ilin c^i tien. Detiri de iu la atenton. Eltiri profiton el io / sekreton el iu. Entiri iun en konspiron. Fortiri la vualon de antau^ la suno. Fortiri la sag^on de iu. Subite fortirig^is la tuta mallumo kaj teruro. La pekoj retiras. Ne eblas retiri la projekton. Silente retirig^is ebla malbela afero. Tirani la tutan urbon. Tirani iun per tedaj vizitoj. La tiraneco de a mondo. Titana fortego / batalo. Tiu afero ne toleras prokraston. La c^i-supra regulo toleras plurajn esceptojn. Regis tomba silento. La frunto kovrig^os per tia tomba paleco. Entombigi c^iujn esperojn. Entombigi la fis^ojn en la stomako. Per ia transtomba voc^o. Kolera / maldolc^a tono de ies letero. Atlasa robo kun la tono de la mortintaj folioj. Varmaj tonoj de pentraj^o. Estis en bontona societo. Fortondi c^iujn esperojn / planojn / perspektivojn. Tondris la komandoj / aplau^doj / ridegoj. Tondro da aplau^doj / de tiuj vortoj. Tondra voc^o. Ek tondris la voc^o de la kolonelo. Tiuj vortoj ektondris el lia bus^o. Ektondris la tamburo / kanonoj. Lia batalilo estas torc^o de la vero. Tiuj fervoruloj plutenas la torc^on de niaj esperoj kaj ideoj. Tordi siajn lipharojn en pinton. La vento tordas la ondojn en la akvoturnojn. Tordi la leg^on (= misinterpreti). Tordi la bus^on (= mals^ate). Tordig^i kiel serpento. Lia vizag^o rigidig^is en terura tordig^o. Distordita prezento de la faktoj (= misinformita). Eltordi el iu sekreton / konfeson. Fortordi la veron. Torento da maldolc^aj larmoj ekfluis sur s^iajn vangojn. Nova torento da vivo trafluas lian korpon. Torento da vortoj / insultoj / tonoj / pensoj. Torento da blindiga lumo vers^ig^is sur s^in. Torento de liaj deziroj. Torentaj larmoj. S^ia babilado fluas torente. Kiel la pluvo torentis! Ili torentis sur la urbon. La torenteco de s^iaj karesoj kaj kisoj ektimigis la knabon. Torni siajn versojn. Bele tornita frazo / knabino. Torpedi ies strebojn^klopodojn / planojn. La torturo de la soifo en la dezerto. Ili tostis vivuon al la nova jaro. Trafi per parolo rekte en la vizag^on. La nokto trafis lin en la arbaro. Trafi en malfavoron. S^in trafis morto. Trafis min trompig^oj / multe da suferoj kaj mizeroj. Tiuj vortoj trafis s^ian koron. Trafa respondo / argumento / demonstro. Trafi la g^ustan vojon / respondon / sencon. Trafi bonan akcepton. La c^efa trajto de la egipta klimato estas la varmego. Rakonti en g^eneralaj trajtoj la historion. Skizi la c^efajn trajtojn de nia politiko. Tiu via sendankeco tranc^as al mi la koron. La s^ipeto tranc^is la ondojn. La sago tranc^is la aeron. La vento tranc^is glacie tra la dikaj vestoj. Krioj tranc^is la noktan silenton. Tia muziko tranc^as la orelojn. La lumo tranc^is al mi la okulojn. Tranc^a koloro. Tranc^as al mi en la ventro. tranc^a malvarmo / kritiko / respondo. Mi pene toleris la akran tranc^adon de la frosto. Ambau^tranc^a glavo / kritiko. La nunaj cirkonstancoj iafoje detranc^as min de la mondo esperantista. La herbejon distranc^is rivereto. La armeo estas fortranc^ita de la c^efurbo. La regiono estas fortranc^ita for de la mondo. La landon tranc^as riveroj. Trankviligu por momento vian miron. Ni ja ne kredas tiun transan mondon. Transigi informon al kompetenta instanco. Transigi fabelon de generacio al generacio. Trejni sian langon / orelon. S^i estis trempita en bigoteco. Amtrempita junulo. Treni sian vivon de mizero al mizero. La gazeto trenis sian ekziston ankorau^ du jarojn. Li trenas sian malsanon jam de tri monatoj. La limako sin trenis sur la sablo. Bona famo sintrenas testude. Trenaj^o de kometo. Lasi post si trenaj^on el fumo. Trenig^a voc^o. La horoj trenig^as maldiligente. Laboro povas senfine trenig^i. Eltreni iun el la lito. El la militakiritaj urboj li fortrenis kun si grandajn trezorojn. Kuntreni la balaston de pasintaj epokoj. Tiu decido kuntrenos multajn malfacilaj^ojn. Mi tretis la popolojn en Mia kolero. Lia librejo entenas trezorojn. La bela infano, ora trezoro. Tiu kuiristino estas vera trezoro. La vortaro trezoras en si abundon da trafaj kaj spritaj esprimoj. Floroj estis la tributo de s^iaj admirantoj. Pagi al granda homo sian tributon de lau^doj / de admiro. Tributu al Dio gloron kaj potencon. Triki intrigojn. Nun mi volonte trinkus sangon (= mortigus homojn). La suno eltrinkis c^ian malsekecon el la tero. Li trinkas malbonagojn kiel vinon. Trinki la kalikon de kolero / la pokalon de volupto / glason de g^isrevido. Triumfi super iu. Triumfe foriri. Trompi ies okulojn / persekuton / la tempon. Dio tronas en la c^ielo. Poeto tronas meze de siaj admirantoj. La leono komforte tronis en la groto. Sur sia serkamaso tronas koko. Ventoj trumpetas tempeston. Kuracisto en rug^a mantelo energie trumpetis pri sia propra lerteco. Trumpeti ion al la mondo. Tion distrumpetis miaj akuzantoj mem. Antau^ ni turis la kampanilo. S^uldoj turmentas min. Turmentita per konstantaj duboj. Turni sian rigardon / atenton al io. Turni kaj returni ideon en c^iu direkto. Turni feinon en s^au^mon. La tempo turnos tiun korpon en polvon. Turni filmon / scenon de filmo / la eksteraj^ojn. Mia kapo turnig^as. Eltrunig^i el problemoj. Tus^i religian konvinkon / ian demandon / la aferon. La afero min ne tus^as. Neniam antau^e tiel ravantaj tonoj tus^is s^ian orelon de scivolemo / de admiro / de ektimo. Karakteriza tus^ado de skulptisto / verkisto / poeto. Tus^anta sceno. Senkulpa kaj tus^anta voc^o. Tus^anta pentraj^o. La s^tuparo estis ulnoalte kovrita de neg^o. Havi ulnolongan nazon. Sieron ululas. Lau^tparolilo ululas. La leono ungis al li sole la orelon. La birdo ungetis la teron. Liberigi iun el la ungegoj de la polico. La animo estas unuigita kun la korpo. Unuigi la fortojn. S^i unuigis en si la c^armon kaj la sag^on. En la mezo de la uragano de via pasio. Uragano de plenaj majestaj tonoj. Levig^is uraganoj de insultoj. La uragano de la rasismaj fanatikecoj. Uragana karaktero / juneco. La ribelo uraganas. Post mia alveno en c^i tiun c^efurbon de la frostoj. La cirkonstancoj urg^as nin forlasi la landon. La dang^ero urg^is nian forkuron. Fari al iu ursan kareson (= mallertan). Okuloj eluzitaj per senc^esa legado. Eluzi siajn fortojn per vanaj penoj. Foruzi la vivon por granda celo. Vadi tra la sango. Lia terurita rigardo vagis sur la maro. S^ia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazau^ dronis s^iaj okuloj. Nur c^e la bus^o vagis ia malg^ojo. Lia rigardo ekvagis malproksime. Elvagigi la piedon el sia lando. La knabo gapvagis tra la interesplenaj stratoj. Akcepti novaj^on kun vaka rigardo. Mieni vake. Vaksa vizag^o (de malsanulo). La spektaklo valoris la vojag^on. La profito valoras la penon. Rug^anga abrikoto. Tiu homo havas rug^an vangon. Vango de hakilklingo / de lagrokuseno / de benko / de pulio / de afusto. La vanga poemeto. Vangegoj de porko / de bovo. Dekduo da pufvangaj infanac^oj. Havi iom da vaporo en la kapo (ne plu klare pensi pro ebrieto). C^u via kurag^o jam forvaporig^is? Vaporo de imago. Varma amiko / admiranto / partiano (= plena de fervoro). Varma akcepto / danko / gratulo. Homo kun mola kaj varma koro. S^i eldiris sian aflikton per varmaj vortoj. Lia manpremo estis varma kaj kora. Varma temperamento (inklina al amorado). Li nin varme salutis. Varma disputo / batalo. Tio estis varma angulo (sur batalkampo). Varmaj spuroj (= fres^aj). Vi estas varma (= proksima al la serc^ata objekto de la ludo). La varmaj tonoj de la Ticianaj pentraj^oj. La varmeco de liaj sentoj kontrau^ mi. Meti en la diskuton multe da varmegaj kisoj. Varmegaj lipoj kun malica koro. Varmege ami / deziri. Brakumoj kaj kisoj de surpriza varmego. C^ar vi estas varmeta (= nek favora, nek malfavora). La diskuto varmigis la kapojn. C^e tiu penso lia koro varmig^is. Malvarma vorto / rezonado / diskutado / prudento / stilo / oratoro. Malvarmigi por nia afero multajn ne sufic^e spertajn amikojn. Tio malvarmigis lian fidon. S^ia amo jam malvarmig^is. G^ardeno arang^ita kaj vartata. Bone vartata hejmo (= de idiotoj). Vasta pantalono / jupo. Vasta programo / kulturo / klereco. Vasta senco de vorto. Iom vaste paroli pri la temo. La krizo iom post iom vastig^is al la tuta kontinento. Disvastigi malpacon / famon. Tre disvastigita opinio. Malvasta spirito. La falanta neg^o vatas la tutan pejzag^on. La vento veadas en la malplenaj c^ambroj. En provinco oni nur vegetas. Velka, dormema kaj vegeta vivo en peze enfermita aero. Veki iun el distreco. Veki ies konsciencon. Veki la atenton de la au^skultantoj. Ne veku malfelic^on, kiam g^i dormas. Por kio veki senbezone la dang^eron? Veki malproksimajn rememorojn. Veki kaj venki la apation. Veki dormantajn energiojn. Funebra sono vekis la eh^ojn de la valo. Veki la deziron legi / ridon / envion / la apetiton / dubon / disputojn / tumultojn / ribelon. S^iaj rememoroj / sovag^aj instinktoj / la konscienco vekig^is. Vekig^as la vento. Sur la fundo de lia timo vekig^is fajrero de naiva espero. Salivoveka mang^aj^o. Velkintaj floroj / pomoj / lipoj / brakoj. Belo / koloroj velkas. La lando senfortig^is kaj velkas. Kun subig^o au^ malapero de g^ia lingvo velkas la propraj kutimoj kaj moroj de nacio. Velkinta fervoro / entuziasmo. Velka rug^o / animo. Velkema koloro / tago / amo. La velkiga vento de la dezerto. Komercaj^o forvelkos. La veluraj herbejoj. La velura revolucio. La kato faras veluran piedeton (entirante siajn ungojn). Al venko rajto venas, se g^in forto subtenas. Venas neatenditaj malagrablaj^oj. De ili kredeble venis la bruo. Tio venas de apertaj cirkonstancoj. De tro da pano venas malsano. De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo. Venis la horo diri la tutan veron. Bona ideo venas post la pereo. Post kolero venas favoro. Kare vendi sian vivon (= mortigi multajn antau^ sia morto). Vendi siajn komplicojn / ian patrujon / sin mem. Li estas tre venena kontrau^ mi. Venenaj paroloj. Venena influo. Maljuna, tre veneneca virino. C^i tiu batalado pri la pano tre venenis mian vivon. Vi venenas mian maljunecon. Veneni la plezuron / la g^uadon. Polvo venenas la spiradon. La interregnaj rilatoj estas venentaj de la problemo de la nacieco. Venenitaj g^ojoj. Li neniam venkis la alfabeton. Venki c^iujn barojn. Venki sian timon / sian pasion. Laceco venkis s^in kaj s^ ekdormis. La scivolemo venkis la singardon. S^ia animo venkig^is de la neniam esperita amo. Nevenkeblaj cirkonstancoj. Disvenki la dubojn. Venta entrepreno. Ventaj vortoj (= vanaj). La projekto elvokus nur grandan ventegon. Kun ventega rapideco. Forte ventas. Reg^o disventumas per siaj okuloj c^ion malbonan. La ventro de s^ipo / de botelo / de flakono. Ankorau^ verda junulo. Neinteligenta verdeta virino. La kuracisto eldiris verdikton pri kancero. Verki mensogon. C^iuj atakoj kontrau^ la temploj estis la verko de fenicianoj. C^iu havas sian vermon (= c^agrenon). La vermo de la dubo lin ekmordis. Vers^i larmojn / sangon de homo / sian sangon por la paco. Vers^i oleon sur malkvietajn ondojn. Vers^i malvarman akvon sur ies entuziamon. La suno vers^is oran lumon. La luno vers^is bluan lumon sur la arbaron. Ondoj da muziko estis vers^ataj sur la dancantajn parojn. De la tuta c^ielo alau^doj vers^is siajn kantetojn. La Eternulo vers^is en ilin spiriton de konfuzo. Vers^i sian koleron egale sur malamikoj kaj sur amikoj. Vers^i sur iun insultojn / c^iujn favorojn. S^ia boneco rapide vers^is en la koron de la infano kurag^on kaj konfidon. La pluvo senfine vers^ig^is el la nigraj nuloj. El mia koro vers^ig^u nun kanto! La bus^o de malc^astulino elvers^as mielon. Elvers^i sur iun sian koleron. Libere elvers^i sian koron (= sin konfidi). Pluvego elvers^ig^is. Sagoj elvers^g^is super ili kiel hajlego. C^iuj tiuj pensoj volis elvers^ig^i per kanto. En mian aferon envers^ig^is nova energio. Fremdaj elementoj supervers^is kaj dronigis en siajn ondojn la antau^ajn log^antojn. Blanka maro supervers^ita de la pala lumo de la luno. La urbo estis prenita sen sangovers^o. Atingi la vesperon de sia vivo. Mia justeco vestis min kiel mantelo. La printempo verde vestis la teron. Insuletoj vestitaj de la bela verdaj^o. Vestu vin per gloro kaj beleco. Plej pura stilo vestanta viglan kaj profundan penson. La kampoj vestig^is per greno. Ili vestig^u per honto kaj malhonoro. Veturi sur sia paro da kruroj. Krevis la lasta veziko de lia felic^o. Vezikkovrita marc^o. C^iuj vibras pro g^ojo (ekscitig^as). Iafoje ekvibris en la aero malklaraj sonoj de flutoj. Diri per vibranta voc^o. Liaj pas^oj vibris tra la silento. Entuziasmo vibras tra la tuta parolado. Mil g^ojaj sentoj vibras tra la koroj. Vibrigi la internajn kordojn de la koro. Vicoj da cikonioj / da cignoj flugis super iliaj kapoj. C^armaj vilag^oj vigligis la du bordojn de la rivero. Vigligi ies favoron. Amuzoj vigligis la imagon. Havi vinagron en la mieno. Vinagra humoro / tono. Li akceptis nin kun vintra rideto. La au^tuna vento violonas tra la arboj. Homo vipata de la sorto. La malvarmiga hajlo vipis lian vizag^on. La sablo vipis la fenestrajn vitrojn. Blankete griza kiel vipata sapa akvo. Klinig^i kiel herbo vipata de la ventego. Jen estas la vortoj, per kiuj vi vipis mian vizag^on. Lia sprita moko vipas c^ion. Vipi maljustaj^ojn. La vipeco de s^ia voc^o. La virga blankeco de la muroj. Super Betonio pendis la virga bluo de la c^ielo. Virga animo. Virgaj revoj. La jaroj elvis^is tiujn rememorojn el la kapo de la homo. Elvis^i pekojn. Tiu honto ne elvis^ig^as. Forvis^i c^ion de la tabulo de mia memoro. Junec-eraroj forvis^itaj de la tempo. Forvis^i s^uldon / honton / la malbonagadon. La diferencoj rapide forvis^ig^is. Larmoj vitrigis la pupilojn. Tiuj felic^igaj okuloj idiote vitrig^is. Rigardo, en kiu ektremis viva lumo. La dancoj iris jam en pli viva takto. Viva disputo. Mi havis kun s^i tre vivan flirton. Elvokiva vorto / epiteto. Revoki en la rememoron la nomon de ... La rozoj volvis sin c^irkau^ kolonoj. Densa vinko volvig^is c^irkau^ la malnovaj muroj. Disvolvi c^iujn siajn kapablojn. Elvolvi argumenton / planon / ideon. La vulkano vomas lafon. Bone vortigita ideo. Vortigu do vian peton. Vortric^a verko. La vosto de procesio / de vico da atendantoj / de kometo / de kajto / de s^tormo. Elvringi monon. Densaj nuboj vualis la lunon. La valo estis vualita de nebuloj. Kiam nokto vualas, c^iuj koloroj egalas. La larmoj vualis liajn okulojn / lian rigardon. Okuloj vualitaj de malg^ojo. Neg^pluvo vualis la vitrojn. La patrineco vualas vian prudenton. Frunto vualita per medito. Mi senvuale diros al vi, ke ... Vulkanaj pasioj. Ilia lango estas vundanta sago. Ofte ne pripensita parolo vundas kiel glavo. La lakeoj en livreo vundis lian demokratian senton. Tio vundis s^ian guston kaj inklinon al eleganteco. Vundata ofendo. Lia fiereco estas vundebla per plej etaj kritikoj. Lia famo estas c^e la zenito. La entuziasmo atingis la zenito. Ebriulo zigzagas. io zonis min per g^ojo. Neg^aj suproj zonantaj la horizonton. Mus^o zumas al li en la kapo. Zumi kantoj. En konfuza miksado zumis la pensoj en mia cerbo. Zumis la konversacio el la drinkejoj. El zuma fono distingig^is akra voc^eto. La senc^esa zumado de la virinaj landgo c^irkau^ la akus^intino. Orelaj uumoj (pro malsaneco). Zumado de radioricevilo