Rotkvic^a traduko de CEZARO "Cezaro de M.Jelus^ic^ ne estas aparte grava verko, sed g^ia traduko de Ivo Rotkvic^ estis epokfara. Elkroatigita en fajros^prucan Esperanton." (Ivo Lapenna: Esperanto en perspektivo) La traduko sprite uzas kaj aplikas specialajn eblojn de la Esperanta gramatiko. Ni iomete esploru la rotkvic^an uzon: 1) Verbigo de -em-: la okuloj larmemis - kompatemi al krimuloj - senmove spitemi - grumblemi - voc^e timemi - evitemi - vi estas juna kaj tial vi revemas 2) Verbigo de -aj^-: petolaj^i - multe favoraj^i iun - krepusko mallevig^as, fluidigas la realon, delikate araneaj^ante objektojn kaj pensojn 3) Surpriza uzo de -ac^-: sufic^e da kruelaj vortac^oj por brulstampi - toleri tiujn satanajn aferac^ojn - supers^uti siajn kreitac^ojn per senmezuraj ric^aj^oj - servistac^a animo - bojac^a bus^ego kun s^au^manta lango - malnoblac^a - ektranc^as lia kriac^a voc^o la ondantan aeron - piedac^i tiom malproksimen - dentmontre bojac^i kontrau^ iu - kial sin movac^as c^i tie tiu infanac^o - mokrido disfendac^as lian bus^on - batalac^i kontrau^ sovag^uloj 4) Uzo de -eg-: vers^i fluegon da sensacioj en la nesatigeblan fau^kon de l' sciavido - vasta truego oscedas - bojege elfuriozas hundo el sia dometo - penege elvenas la vortoj - eksoifegi la sangon - riproc^egi 5) Uzo de -et-: nek c^irpeto de birdeto au^deblas - kiel herbejo sub la printempa kareseto - diri kun g^emeto - c^e lia bus^o konvulsieto - spiretoj de l' herbo - sidig^i en malluma anguleto - senti ec^ ne bedau^reton - mia pac^jeto - doni al iu nur tiometon - envers^i guteton da prudento - denove elsaltas sulketo inter la brovoj - jam enfosig^is sulketo sur lia frunto - incitetoj jam kriete disflirtas - ne konfesi ec^ per okultremeto, kion li j^us konstatis - malforteta ekfrosto - ideoj stultetaj - ridete rimarkas Cezaro - afabla mieno mokete ridetas - spirete s^vebi antau^ la vizag^o - susurete zumas diligentaj abeloj - timete ekridi - kurpas^ete alflugas blankaj ombretoj - okulfermete rigardi - manplate alfrapeti la frunton - tambureti fingre - en la c^ambro mallumetas - konsidereti iun - leveti ies delikatan vizag^eton - muziko ekspiretas sur kordoj - lia bus^o grimacetas ridon por afabli - c^irkau^ volupta bus^o trajtetas krueleco - kas^e rigardeti supren al la patro - serioze tus^eti la etenditan manon - delikate fingreti - kompreneti kaj balbuti la latinon - havi okazon interparoleti kun li - riproc^eti - ekfluteti - senspire fluteti - apenau^ au^deble g^emeti - ploreti - g^oje alrideti iun - la felic^o alridetas - subrideti - kas^rideti 6) Verbigo de substantivoj kaj adjektivoj: afabli - la grasa, zorgoplena vizag^o afis^as rigidan rideton - ekakordi la melodion, kiu dutinte disperlas en sennombrajn kursonorojn - oni unuanimis - unusalte alapudi - la varmo de lia estaj^o traardis ec^ tiun iom frostan pompsalonon - ekbivaki - furioze disbrakante ili kriegas - disbrakante enbori siajn flamokulojn en la liajn - kvazau^ ekstaze disbraki super la urbon - ekbraki kaj kapti knabinon - subbraki iun tirante lin flanken - tra lia brusto borig^as la disbrula timo - senhelpa kolero kaj ofendita vantemo nau^ze kunbulig^is - post ili minace kunbulig^is la ceteraj c^efoj de l' partio - kunbuligi la manon en pugnon - albus^igi botelon - rigardi iun disbus^ante - hundoj c^irkau^cirklos la lupon - mane duoncirkli - tradenti la malmolan vorton - al tiu oni devas ekzempli! - disfajrig^is inter ili rug^a flamo de pasio - ekfajreras la lasta subtila rebrilo de l' antau^a lumig^o en s^iaj okuloj - vino varmige trafajras la vejnojn - pordo larg^e fau^kanta por ... - fingri per elvers^ita vino komplikajn figuraj^ojn sur la tablotuko - disflamigi sian naskurbon - forflamis la lasta tondrado de l' uragano en lia animo - kvazau^ fajrero trafulmas lin la vortoj - kelke da anseroj flugilante ekinsultas - merlo mortotime disforkis sian bekon - en lia vizag^o ankorau^ frostas rideto, sed turne Cezaron g^i tuj forvis^ig^as - ribelo s^ajne senfruktig^is - fruktigi malbonon - ekfulmas la respondo - la aspirata gloro nun disfumig^os - bojege elfuriozas hundo el sia budeto - nin c^i tie g^isgorg^as koto - grasigaj s^tataj helppostenoj - g^entili sindeteneme - g^ermigi firman decidon - glacia akvos^pruco ekhajlas sur lian nudan korpon - c^i tie hejmanta kanajlaro - li humilas - ili inundis la tutan landon - diskarni beston - malforta interesig^o ekkoloras lian voc^on - devas al vi ion konfidenci - koncize konturita programo - tie korsas nobelaj nenifaruloj - per sia ferpugno li c^irkau^krampas la kolon de l' malamikoj - iom diskruri - la deklivo jam ekkrutis sub la hufoj de lia c^evalo - apoge li ekkubutas sur la femuroj - knaboj elkubutas sin antau^ la fronton - elkubutante sin sur la plej influan postenon - plu kuleri la supon kun iu - lakonas la respondo - vestaj^o lau^as iom strange la malgrasajn, muskolajn membrojn de la junulo - lecioni iun per pugno - en la tempioj neelporteble martelas - malvarmo karesanta la martelatajn tempiojn - marg^eni per malicaj rimarkigoj murafis^ojn - subite li jam mezas en la plej furioza tumulto - kiam enmondig^os la nepetoj - "Kie?" naivas Cezaro - disnebulas la spaco antau^ liaj okuloj - malrapide liaj pensoj disnebulas - s^iaj okuloj denove nebulig^as - malmole kuiritaj ovoj nestantaj sur salato - la tabloj estas nudigitaj - obstrukci ies vojon - malkurag^e okuli al iu - okuli iun de la kapo g^is la kalkanoj - disbus^e okulante - alokuli la pezan, luksan vazon - dorsapogis sin larg^e disokulante - denove ekokuli al la plafono - trankvile kaj ekvilibre reokuli - dikaj nuboj ekombras la vizag^on de iu - la voc^o lin alorelas - ne plu povi elpacienci sur sia loko - duoble palas la fordiboc^ita rasvizag^o - paraksismi - ekpau^zi por rericevi la spiron - lia reputacio pendolas sur rompebla hareto - displandi ies verkon - ponardi al iu profundan vundon - netransportebla baro - vestiblo pordanta en la g^ardenon - la voc^o ekprofundas je unu oktavo - interpugni - el kiuj raketas fajrero de sprito - "kio okazis?" li elrau^kas - s^iaj okuloj larme rosas - sapumi al iu la okulojn - la dancistinoj serpentas inter la tabloj kaj sofoj - c^iam pli sovag^as la muziko - el mil kamentuboj spiralas aeren fumo de fajruroj - altempestas rajdtac^mento kaj ekhaltas - la krimoj ne povas ekstempig^i - la soprano c^irkau^tentas la kunulinon - la melodio torentas sian plenan forton - flama doloro torentas en la gorg^on - distorentas pikkrioj - ili nun ekmovig^is kaj ektorentis okcidenten - tondrigi bombastojn - la amasoj ektondrigas ovaciojn - trafikadi plej vigle tra lignoponto - eltrumpeti la lastan vorton - turas la vilaoj kaj palacoj - el iu grupo elturas li - superturi la urbegon - vundoj c^iam denove disungataj - tigro forungis rabaj^on de hienoj - furioze uraganas en lia koro - "Karulineto!" li varmas - alvangigi sian vizag^on - la radikoj devas disvejni sub la tero - surventrig^i - gravaj aferoj elvicig^os - la tutan tagon iliaj manoj viglas labore - la lastajn noktojn li traviglis super la tabeloj - duonvoc^i - lau^te ekvoc^i - la pensoj zigzagas tra s^ia kapo 7) Uzo de duobligitaj vortoj: vi brilbrile ekfajru - foje-foje sorbs^maci gluton - komence gut-gute - okul-al-okule al iu - akompani pas^-pas^e iun - elkubuti sin antau^en pas^-al-pas^e - pene-pene elbalbuti - fiksi la rigardon sekundon-sekundon antau^ sin - eliri s^ultro-c^e-s^ultro - potenco tag-al-tage kreskas - vizag^-al-vizag^e afabli - c^iam pli malrapide elfluas vorto post vorto 8) Uzo de kunmetaj^oj: pensabsorbita - fruag^a junuleto - buc^akiri tutan havaj^on - samalte kun io - rigardi okulangule - tutanime g^ui - kapaprobi - man-apogi sin al la koksoj - okuloj brularde malhelaj - kisi ies rug^-ardan frunton - la sunardo - pikil-armig^i (= paroli ironie) - brulaspiri la komandon - kiam oni pekaspiris domon kaj havaj^on de l' alia - nervatako - kiel kurataka virbovo - okulatinge tra la tuta forumo - c^ie okul-atinge - kas^au^skulti - monavidaj impostistoj - la sangavidaj vivc^asistoj - trenpas^e kaj ridbabile promeni - rulbarakti kun aziaj malc^astulinetoj sur silkaj kusenoj - ric^barbaj viroj - ne esti ventrobarela - kapbalanci - arang^i teruran sangbanon - c^iu vorto estas martelbato - ektiri la star-bazon el sub ies piedoj - rasbeleco en la fordiboc^itaj vangoj - furioze kolerblovi - alkuri spirblove - s^velblovi sin - pus^bori sin tra l' amaso - la lastan pikbombaston j^etas liaj pugnoj dismalferme kontrau^ la senatejon - s^prucbrilas fajrosagoj - frotbruo de piedoj - ekaplau^di pli kaj pli rulbrue - febrobrula cerbo - terbruna hau^to - brakc^ase postkuras vartistino infanon - okaze de la pelc^asoj - nun turnig^as c^iuj jen manc^ene, jen mandelase - laborc^ese observi la scenon - pinc^demandoj pri la travivaj^oj - satdemandi - arbardezerto - grasdikaj vangoj - la sofoj estas pieddike kovritaj per rozoj - post kelkaj sekundoj li povas viddistingi - konciza kaj klara temdisvolvo - dolc^a-dolora paralizo distordas la cerbon - pundona sankcio - j^eti sin s^irmorde antau^ iun - voc^donigi proponon en la senato - alproksimig^i kurbdorse, braketende - larmodronaj okuloj - pensodrone pas^i - elj^eti iun el la dormodrono - ovacioj c^iam noveksplode dau^ras dum kelkaj minutoj - rideksplodi - miaespere - genufali - ne lasi iun glitfali - mortfali en milito - post li pezfale kunvolvig^as la kurteno - disbrula korpo febre rulfalas sur lin - sidfali sur la plej proksiman seg^on - terenfali - lia kapo velkfalas - krimfamaj kaj malamegataj individuoj - landfama persono - finofara piko - fres^fasona togo - profunde enkavaj, brilfebraj okuloj - c^ielfelic^aj - kaptofermi iun en la mano - furioze tondrofermi la tabulpordon - remparo valferme etendig^as g^is la monto - hundfidelaj okuloj - haltfiksig^i kaj unusvinge velki teren, alklinante la fruntojn g^is la mozaiko en la s^tonplanko - lanco pikfiksig^as en lia kolo - esti fus^finita - la ventoflago en la politiko - korflame pledi - nukfleksi vestoj ventflirtaj - plenflora komunumo - inspirite altenflugi (= g^oji) - preterfluge alrigardi - larg^foliaj vegetaj^oj - bovforta nuko velkas kvazau^ forglavite - lastaforte s^ovi antau^ sin la s^ildon - detrui c^ian reziston per sia nevenkebla rompforto - sana kaj s^velforta popolo - refarig^i s^velforta - s^velforte tondras la hela voc^o - tutforte peni - serc^fosante c^e la kaploko li eltiras mallongan ponardon - vangofrapi al iu kelkajn sonorajn - la rikano aliig^as en neesprimeble gajan ridgargaron - fagoj diss^ovas kvazau^ benogeste siajn ombrodonajn branc^ojn - mangesti post sin - oleoglata komplezemo - longglute eksuc^i - la rigardo falglitas al la piedoj - kolergrimaca mieno - dentogrince retirig^i - stilguste starigi - elpumpi siajn provincojn g^is la lasta sukguto - sidi dorsg^ibe - sung^ui - satg^ui iun - pus^i iun sub la buc^hakilon - s^i ec^ spirhaltas - laborharditaj manoj - du armilhavaj viroj staras kelkan tempon kontrau^frunte - bonhumorig^i - batalinciti la gallan genton - veneninflui g^uste la junularon - trompinstigu ilin fari la decidigan pas^on - fres^juna, preskau^ infano - post li klakas urg^emaj pas^oj - bloveksciti la fajron - skandal-evite liberig^i de iu - sonora voc^o lulkante muzikante en la oreloj de l' filo - brakkapti c^irkau^ la zonon - bus^kapti por aero - klapkaptilo kunfermig^as - hundo jam flarkaptis la pas^signojn - ni ekmars^is, kiom pas^kapti povis niaj maljunaj piedoj - rabkaptitaj knaboj - spirkapti por aero - la lasta aristokrata melonkapulo - flatkaresi - etkarnaj lipoj - iliaj amikoj hodiau^ kovrokas^as iliajn kanajlaj^ojn - retirig^i en sian log^kavon - sunkisata ebeno - sunkisate en nekredebla disbrilo - ungoklako de la kolere tremantaj fingroj - brila okulklaro - adorklinig^i al - dorsklinig^i - fal-kline - kapklini - pus^klini la trunkaron - la giganta c^ielklos^o - ric^koloraj floroj - verkonfese - mir-konsternig^i - s^irmokovri iun kontrau^ la uragano - eltiri la rompknaran s^tats^ipon el la kirlig^o de l' uragananta maro - pugnoknedi iun - kiel ferkrampoj ili kuntenas la batalvicojn - fingrokrampi, por ke g^i ne disfalu - sovag^kreskaj kiel herbac^oj surs^utitaj - mistera s^velkresko de l' kristalo - lau^ la taktaj ondokrioj - brukrioj kaj tumulto - sulkokrispa frunto - pendkroc^ig^i g^uste al mi - fikse rigardkroc^i - per kaskadaj frazoj ili sin trudkroc^as al li - krurkrucinte c^irkau^preni la genuon - frostokrura knabo - meti c^ion sur unu lotkubon - solena fermokunsido - s^telkuri - matene litkus^i - malbone proviantitaj mars^lacegaj trupoj - respondi langolame - pene venki la langolamig^on - terurlarg^aj okuloj almozas indulgon - okullarg^e miri - ne okullasi iun - erupcias c^iuflanken longlekajn flamlangojn - traktoplena diplomato - blovlevi la grasajn lipojn - brakleve saluti - salute braklevi - c^iuj ekau^skultante kaplevas, kolstrec^as - demande okullevi - sidlevig^i - respondi s^ultroleve - embarase s^ultrolevi - s^ultrolevi iun - fari ies manojn agliberaj - stari kviete, brakligite - vortligi iun - paroli mildlipe - sanglipe li balbutas kelkajn vortojn de danko - ruzlogi iun en embuskon - vizag^oj subite mirlongig^as - kas^ludi - riskludanto kaj g^uemulo - tiuj melonoj nur tiam sag^lumig^os - ole-makulaj fingroj - vojag^i okulmalferme - per unu sola bus^malfermo engluti - nekas^ata g^ojmalico - far-makulaj fingroj - mortemalsana infano - veni al iu malplene - tremmane kaj liptus^e kapti la borderaj^on de la togo - stertori voc^manke - potence kiel rompmartelo - c^asmas^o kaptis - esti atakmatura - fruktmaturaj kampoj - frosti g^is la ostmedolo - kelkaj senlime malplenaj kapmelonoj - en mia maljuna kapmelono c^io zumis - punmerite malzorgi iun - jugmeti sur la s^taton lau^plac^ajn leg^ojn - farig^i s^afmilda - ne povi satmiri - langmoki iun - rompmordi peceton el la kruda, sana hejmopano - lipmorde li silentas - lipmordi - rapidmove sin s^ovi tien-reen - ne okulmovi - pluau^skulti tiun bus^muelaj^on - kolemurmuro kaj furiozaj albojoj - stumpnaza junulo - malnova klac^nesto - kiom da kornobleco - poste pli ric^nombre - forfluas la sangondo el la kapo - rigardi brilokule - kun miro li strab-okulas - rigardi iun zorgokule - samopinii kun iu - la granda novaj^o flugas bus^-orelen - trinki per c^iuj sentorganoj la originalan forton kaj purecon de tiu c^i lando - sentorgane ekkoni - mortpalig^i - mortpala - pli klarparole - trenpas^e iri - urs-pas^i apud la du-rada bovoveturilo - vilag^anpas^e urs-piedi - senbrue glitpas^i al sia loko - longpas^e - denove spirpau^zo - sufic^as, ke aperu nur manpeco da korpo, por esti trafita - unu vorto pus^pelas la alian - pramaljuna neg^blanka barbo falpendas g^is la zono - fringo sidpende kantas sonoran himnon de la vivo - la hundo postvenas, tere kus^ig^as kaj langpende ekspiregas - okulpenetre rigardi - rapidege rekontroli la kernopensojn de sia oratoraj^o - tempoperdi - preskau^ helpopete ekrigardi - kun fingro nazpinte - piedpinte eniri - batplatigi - manplate alfrapeti la frunton - bus^plena - splitpluve falas tabulo en la kabanon - frappus^i la pordon - venkoporti la romian armilaron - komforte sin apogi dorsoposten - krucinte la brakojn dorsoposte - sen ies volpovo - okuloj dormoprete fermig^emaj - aliri iun kaj manpremi lin - mentopreme al la brusto - kelkaj voc^preme interflustras - plandpremi ies regnon - ankau^ la hundo ir-pretas - c^iam saltpreta por kuri for - els^velas la graspufaj muskoloj de l' vizag^o - graspufa s^tonvizag^o - plenpulme enspiri - krii kaj batpus^e disbrakadi lau^ la takto de l' vortoj - la sunradioj tiom dolore brogantaj lian nekovritan kapon - sidi litrande - batregali iun - altrekte kaj egalpas^e - eksalti kurrenkonte - timrespekte - kap-returni - hejmrevene - arboric^a parko - fruktoric^a beleco - ombroric^aj arboj - sulkoric^a vizag^o disbrilas - g^ojridete - kun humila komercistac^a liprideto - ruzridete dau^rigi - diri trudridete - ridete gestrifuzi - fiksrigardi antau^ sin - flugrigardi ilin unu post la alia - kas^rigarde observi - rapidrigarde konvinkig^i - sagrigardoj strabas transen - turnorigarde al - humilrikane atendi - influ-rilatoj - satripozi - salutriverenci - star-rolulo - vortrompi - sangrulaj okuloj - ili ondrulig^is suden - lum-sagas oro - svingsalti en la selon - svingsalti sur la murkronon - kapsalute - refoje kapsaluti - ric^sange temperamenta popolo - plensekrete forlasi Romon - gravsekvaj proponoj - svensenti - vomsento - palpserc^i en la ledsaketo - okulserc^i iun - falsidig^i - hejmsidulac^o - kalkansidi - la rapida knarskribado - korskuite - premskui la manon - ridskuig^i - la c^evalo timsovag^ig^is pro la fajrofulmoj - batalspertaj armeoj - publike brulstampi ion - dorsosterni iun - c^enstrec^e albojis lin en g^oja renkonto la hundo - rompstrec^i la tintan c^enon - via volstrec^o estis vana - sang-subfluaj okuloj - ventsubite veni - la malnova sangsuc^ulo - dolc^o-sufero - ric^sukcese militadi - la kolersulko reaperas - sin turni s^tuparsupren - sovag^e braksvingi - esti fis^svinga - mansvingi tra l' aero - mansvinge ripeti - alrigardi iun demandos^ajne - vitros^ajnaj okuloj - puns^ancoj - tute spirs^au^ma - mans^irme super la okuloj observi - viroj dorsos^irmos vin - foje-foje sorbs^maci gluton - mans^ovi sub la vestaj^on - bori la flams^prucajn okulojn en ies vizag^on - silenti kvazau^ bus^s^topita - fingros^topi la nazon ekflarante ajlon - danks^uldigi iun - dikmalgranda, larg^as^ultra homo - c^iuj lin c^irkau^kuras gratuls^ute - mons^ute mals^pari - plens^vele rektig^i - gracitalia staturo - bridteni iun - bridteni po unu s^arg^c^evalo - kolontenata salonego - kroc^teni sin al la leg^o - pugnoteni iun kvieta - diri s^erctendence - kelkaj ridternas - komenci sangteroron - s^ultrotiri - kraktondras s^tonblokoj - ridtondri g^istuse - kun sia rultondra rido - nun disrulig^as vorttorento - la vortoj celtrafis - febrotreme - ne konfesi ec^ per okultremeto, kion li j^us konstatis - ec^ okultreme ne montri la malagrablan surprizon - timtremi antau^ iu - en la aero g^ojtriloj de birdoj - delikattrua nazo - naztrumpetado - longtrunkaj herboj - g^islacig^e ludtumulti - ventturnig^o de la plej eta polvero - flugtus^e ekrigardi iun - postsekvi senc^ese en frottus^ig^o kun ili - fruktuzi klac^on - promenvagi - diri trankvile, sed voc^velke - la klapo falvelkas al la subapoga mano - fera mano bridvenkas la c^evalon - rideti sian nerezisteblan, kor-venkan rideton - oni sin interbuc^is kaj sanvvers^is - esti kvazau^ song^vida - brilvizag^e stari - c^iam centvizag^a - mustelvizag^o - duoble palas la fordiboc^ita rasvizag^o - c^io senvoc^a - diri premvoc^e - kotvoma, marc^a grundo subpas^e elaste encedas kaj c^e piedlevo s^macas for de la plandoj - la tradicio estas lia flugvorto - la s^velvortoj s^ajne lin sens^arg^gis - insido en la larmovualaj okuloj - gratvundi iun 9) Precizigo de verbo per adjektivo: diri afereme - kvazau^ akompane de la sufokata, gargara rido - demande iun supers^uti - dentmontre bojac^i kontrau^ iu - dorsfale pus^ig^i - dorsflekse als^ovig^i - enpense iri - facilanime g^in glitlasi el la manoj - fiere fruntlevi - flegme alj^eti vorton - kape ekbalanci - kapfale peti - sklavigita popolo kare suferpagis - li kojne sin s^ovas inter ilin kaj la urbon - kore eksimpatii la edzinon - incitetoj jam kriete disflirtas - kuratake konkeri - kurpas^ete alflugas blankaj ombretoj - mane duoncirkli - afabla mieno mokete ridetas - okule travagi sur la arabeskoj de l' teksaj^o - okulfermete rigardi - okulvigle observi iun - olee glata voc^o - sur hokego pende ekbaraktas du legianoj, post momenteto du sagerinacoj - ridete rimarkas Cezaro - sango rivere fluis - senpene alkapti c^ion aspiritan - serc^e c^irkau^rigardi por trovi - sinturne klarigi al iu - spirete s^vebi antau^ la vizag^o - sufokite subridi - susurete zumas diligentaj abeloj - timete ekridi - torente eks^prucis fres^a kaj s^velforta gento - tranc^e respondi - trenpas^e kaj ridbabile promenante - tutvoc^e insulti - la flava kurteno vele eks^velas pro trablovo - voc^e timemi 10) Magiaj^oj kun prefisoj: furiozaj albojoj - sango tuj albolas en la kapon - la alcela agado - alcentre direktata premo kontrau^ Romo - alfajfi la hndon - manplate alfrapeti la frunton - alfuriozi iun - alkapti la diktatorecon - alkolekti potencon - se mi ricevus ian ajn ekspedicieton por alkolekti kaj elekzeci la trupojn - alkonsenti la ceremonion - la okcidento almare kolorimfonias el densa purpuro g^is plej delikata orang^o - alnomi iun - alordoni sian blankan c^evalon - esplora alrigardo - alsonas respondo el alia flanko - alsorbig^i en senfina kiso - amase alsvarmas min la malbonaj sentoj - altrudite indiferenta tono - sur la vizag^o jam altrudig^as pena trankvilo - en flankstrato korvo-svarme altumultas ilin la ceteraj - alturni la kapon - altus^i iun aluzurpita au^toritato - la oriento alvale nuancig^as de plej subtila bluo g^is diafana verdo - tion oni devas antau^bari - antau^flari insidon - liaj klaraj okuloj c^irkau^flugas tra la forumo - senzorge c^irkau^glitas rigardoj - la c^irkau^kaptaj fingroj subite en konvulsia ektremo rigidig^as - la okuloj c^irkau^kuras - s^i c^irkau^turnas la vizag^on - c^iuflanken - malnova disakordo inter ni du - la sciavidaj homoj disarig^as satigite - mokrido disfendac^as lian bus^on - s^ia ekscitig^o disfluas en larmoj - kurteno denove disflugas duflanken - disgrimacig^intaj bus^oj - s^irme diskuri super iu - subite dislarg^igi la okulojn - la ruza rideto dislarg^ig^as - arbetaj^oj dislarg^ig^as en arbaron - dismoligi la volpovon - sinriproc^oj dismordas lian koron - disokule rigardi iun - disosceda fau^ko de rabobesto - kokinoj dispafig^as - disperdi la fortojn - disperdi kaj foruzi jarojn - proponoj displuvas sur la forumo - disruli la volvaj^on - larg^e disstrec^itaj, vitros^ajnaj okuloj - s^tonoj de la sieg^mas^inoj krakante diss^prucas kontrau^ la urbomurojn - la afero tiom diss^velis - distondra eh^o - la sango disvers^ig^as - super lia kapo jam ekfulmas glavo - melodio fortig^as, ekpasias - profundig^inte en la pensojn kapvelke ekpromeni tien-reen - ekrapidi por senbrue malaperi - froste ekridi - ekrikani fandig^ante en g^ojon - svensente eks^ancelig^i dorsen - la ektremanta kanaro kunfermig^is - ektus^i rekte la kernon de la afero - ekvideblas io - elakompani iun - la detale elc^izitaj ostoj de la subtile modelita kapskeleto - demando eldirig^is - eldorlotita favorato de l' virinoj - filo elfinos mian vivon - nur elfore, s^ajne tra vualo, li vidas, kio c^irkau^e okazas - la okuloj ekbrilas elfunde - lasi la uraganon elfuriozi - elharditaj principoj - ili efikos jam elmeme - elmurmuri ion penege - elmurmuri ion penseme - necesas elpumpi, kiel povis okazi, ke ... c^ion elrakonti - elrektig^i - vizag^o kun elrulig^intaj okuloj - nereteneble elsaltas la lastaj vortoj - pene elsaltas la vortoj - elsuc^i ies velkeman vivoforton - elsude mars^i -suc^infanoj els^iritaj el la c^irkau^teno de l' gepatroj - sur la larg^a, els^ovita s^tonbenko - els^pini rakonton - liaj pensoj els^prucas - c^io c^i els^prucas h^aose - els^prucas viglaj diskutoj - els^prucigi la trunkidon - eltordi ies kolon - per la okuloj de eltorturita besto - la lastaj vortetoj elvenas tute mallau^te - enamig^i al iu superkape - senvorte au^skulti la alternan interparolon - enau^skulti ion - prepari sin por enbatig^i en la regionojn sub la roma suvereneco - enborig^i en siaj malnovromaj sensencaj^oj - rapide endiri ion - endronaj vangoj - la flamoj endronas - enfalo en Italion - enflui en la okulojn la nunon - enhejmig^is miskutimoj - enj^eti neatenditan demandon - amare enj^eti vorton - enkapti iun en sian potencon - esti tiom enlabora - liaj vortoj enpikig^is - akompani iun ensele - enteksaj^o de la tapis^o - per unu sola rigardo entrinki tiun c^i bildon - malaperi kvazau^ forblovite - nia moralo forcedas la s^tatbienojn al la donacemaj ekspluatistoj - lia plej akra furiozo iom post iom fordegelis - la tuta bildo fordronas - la sovag^aj krioj jam fordronas - forfalc^i iun de sur sia vojo - rapide forgesti - rej^eti la forglitintan togopinton trans la s^ultron - oni forignoras lin - forliberig^i de la sieg^o - forpeli el la urbo tiun pleban alkurinton - forperdi la veran sencon de c^i tiuj vortoj - forperdig^as la rideto, lokcedante al atentema mieno - forrapidi por malaperi - el la ombro fors^irig^as figuro - g^isdetale - sur ostopintoj g^iskreve strec^ig^as la hau^to - g^islacig^e ludtumulti - g^ismalsane ekzaltita sentemo - g^is-superkapaj s^uldoj - ridtondri g^istuse - dometoj sin interapogas - rapide ion interdiri - interkruci la brakojn sub la kapon - post la intersaluto - interrompe disstari - longe ni ne intervidig^is - post la dorso kontrau^inciti - kontrau^nag^i la torenton - kontrau^partio - c^u vi havas ion por kromdiri? - kromlerni ion - kromresti - kundecidadi - g^is la kurteno post ili kunfermig^as - la gorg^o kvazau^ kunforg^ig^is - liaj kunfriponoj embuskas - kunirigi servistojn - kunrulig^s la peza kurteno - kunstrec^i la longajn harojn c^e la diskombaj^o - sen la kunvoc^o de la popolo - lau^fakta korekto - aldoni kun memplac^a rideto - misinflui la vastajn popolrondojn - miskomencita milito - plivalori - plubabili - pludemandi - pluinsisti - pluparoli - tion oni devas senkondic^e porbatali - membroj el la porelekta komitato - c^es^ultre kaj postdorse de Cezaro s^irme staras Pompejo - rajto stari en la postdorso kaj observi - postfare facile sag^umi! - puni postfare - postiri la skvaron - postrigardi iun - la okuloj postrigardas - postveni - postvenigi la provizojn per flosoj - pretertrenig^i - priafere - esti tro priaferema - pridanki iun - sen ia ajn pridankemo - ripeti pridubante - lia nekredebla primemoro de vizag^oj kaj nomoj - tujsekva reatako - redroni en la j^usan rigidig^on - refirmigi sian eks^ancelitan pozicion - resalute - residig^i c^irkau^ la fajrujo - senhelpa rigardo - senkarna vizag^o - senkompromise - senkomprene ekrigardi - subfalc^i ies krurojn - subjugita terrondo - subrestas io - subrideto - subrideti kun granda kas^g^ojo - surzoni la glavon - trapulsata de kontrau^aj deziroj - iri ec^ tra-super kadavron - tratus^i ion - transdiri la komunikon - transheredigi c^ion al iu - transversi riveron - transvesti sin 11) Ankorau^ kelkaj interesaj esprimoj: pluvantaj vortoj - troa memtaksemo - malsimpatiato - infanino - diablulo vi estas! - la jam mars^ita vojo - klopodi fari la plejeblon - noble c^izita vizag^o - senlace balaas liaj okuloj supren, malsupren - c^iam pli ekstazas la movoj de la dancistinoj - fine en senc^esa, densa torento - intui ies rigardon - s^irig^i for el lia c^irkau^preno - per malplena rigardo fiksig^i antau^ sin - el bus^o s^irig^as vorto post vorto - eltirig^i el la revaj^o - la okuloj mistere borig^as en la aliajn - la realigo pus^ig^us al malhelpoj - trenig^e iri al la pordo - subpiede sternig^as la potenca urbo - la frunto apenau^ serenig^inta denove nubig^as - la okuloj de c^iuj gluig^as - la okuloj gluig^as al li time, senhelpe - frandi la vidaj^on - lian rigardon subite eksaturas laceco - s^veligi sian bruston - ekrajdi sur sia eterna temo - treni la piedojn al ... - vitrecaj okuloj de la mortinto - kus^, Barkas! - estis al mi ec^ pli malbone - vers^i en siajn vortojn la tutan galon - g^uege pendi en c^ies bus^o - tujsekve reaperas sur lia vizag^o la frosta rideto - komforte instalante sin al la brakapogilo de la benko - grava malsano forg^is al lito la infanon - au^skulti en tiun voc^on - seng^ene demandi - c^iu vorto spiras retenig^emon kaj dignon - c^iu vorto estas saturita de sincera gastamo - apogi sin dorsen - respondi per malplenaj, sunaj ridetoj - el flagraj vualoj nag^as la bildoj - la vortoj sonas klare kaj firme - glacia vento fajfanta tra la stratoj - okuloj pafas la c^efojn - malkvieti sur la seg^o turnig^ante tien-reen - fronte de mia militistaro - zigzagi de unu afero al alia - doni sin al revoj - embuski la s^ancon - obstrukci, interrompi la kunvenojn - kroc^i sian rigardon sur ... - la militistaro dume s^velis g^is ses legioj - banig^i en abunde vers^ataj larmoj - ereton post ereto li kunmetas la pensoc^enon - la lastaj tagoj superkape dronigis min en laboroj - droni en monotonan malklaran murmuradon - droni en malkurag^on - droni en la revaj^on - droni sinforgese Kompreneble, c^iuj c^ ekzemploj estas arang^eblaj ankau^ lau^ aliaj kriterioj, sed pleje gravas, ke ili montras, kiajn grandajn eblojn Esperanto proponas al homo kun granda fantazio.